Avatar: The Last Airbender


Avataro: la lasta aermagiisto (angle: Avatar: The Last Airbender) estas usona animacia filmoserio. Ĝi estis produktita de la televidkanalo Nickelodeon en ĝia animaci-studio en Burbank, Kalifornio. La serio premieris la 21-an de februaro 2005, kun specialaĵo daŭranta unu horon. Ĝi finiĝis per televidfilmo la 19-an de julio 2008.[1]

Avataro: la lasta aermagiisto
animacia televida serio
Ankaŭ konata kiel Avatar: The Legend of Aang
Originala titolo Avatar: The Last Airbender
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Agado, Aventuro, Fantasto, Animacia serio
Kreita de Michael Dante DiMartino, Bryan Konietzko
Verkita de
Reĝisoro
  • Lauren MacMullan
  • Dave Filoni
  • Giancarlo Volpe
  • Ethan Spaulding
  • Joaquim Dos Santos
Prezentita de Nickelodeon
Voĉoj de
  • Zach Tyler Eisen (Aang)
  • Mae Whitman (Katara)
  • Jack DeSena (Sokka)
  • Jessie Flower (Tof)
  • Dante Basco (Zuko)
  • Dee Bradley Baker (Appa, Momo)
  • Jennie Kwan (Suki)
  • Mako (Ajro dum sezonoj 1–2)
  • Greg Baldwin (Ajro dum sezono 3)
  • Mark Hamill (iuj aldonaj voĉoj)
  • Grey DeLisle (Azula)
  • Jason Isaacs (admiralo Ĝao)
  • Clancy Brown (Long Feng)
Muziko de
  • Jeremy Zuckerman
  • Benjamin Wynn
Lingvo(j) angla
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 61
Daŭro sen reklamoj 22 minutoj
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)

Elsendo
Elsendita la 21-a de februaro 2005 – la 19-a de julio 2008
Kronologio
Sekva serio The Legend of Korra
Eksteraj ligiloj
http://nicktoons.nick.com/shows/avatar
ĉe IMDb
vdr

Avataro: la lasta Aermagiisto prezentas ĉiun sezonon kiel "libron", kaj ĉiu epizodo estas "ĉapitro". Ĉiu "libro" prenas sian nomon de unu el la elementoj, kiujn la ĉefpersono Aang devas regi: akvo, tero kaj fajro.

Intrigo redakti

En la universo de Avatar, ekzistas homoj kapablaj regi la kvar elementojn: aero, akvo, tero kaj fajro. Kune kun la kvar elementoj ekzistas kvar nacioj korespondaj. Ne ĉiu povas regi elementon kaj kiu povas, ne povas regi pli ol unu.

Tamen, Avataro estas estaĵo kapabla uzi la kvar elementoj kaj komunikiĝi kun spiritoj. La Avataro naskiĝas en unu nacio kaj post sia morto, ĝi reenkarniĝas en alia nacio sekvante la jenan sinsekvon: akvo, tero, fajro, aero. La intrigo de la serio okazas cent jarojn post tio ke la Fajra Nacio deklaras militon al la aliaj nacioj. La Fajra Nacio okupiĝis pri la mortigo de ĉiuj akvomagiistoj serĉe de la Avataro, kiu reenkarniĝis en aermagiiston nome Aang.

Aang estas junulo kiu nenion scias pri la milito, pro ke li estis kaptita en glacia dum la lastaj cent jaroj. La serio komenciĝas kiam Aang estas liberigita de Katara, akvomagiisto. La serio sekvas la aventurojn de Aang kaj liaj akompanantoj Sokka, Katara, Toph dum la protagonisto provas regi la kvar elementojn kaj venki la Fajran Nacion.

Epizodoj redakti

La unua libro: Akvo (2005) redakti

  • Ĉapitro 1 «La knabo en la glacimonto» (angle «The Boy in the Iceberg»)
  • Ĉapitro 2 «La reveno de Avataro» (angle «The Avatar Returns»)
  • Ĉapitro 3 «La suda Templo de Aero» (angle «The Southern Air Temple»)
  • Ĉapitro 4 «La batalantinoj de Kioŝi» (angle «The Warriors of Kyoshi»)
  • Ĉapitro 5 «La reĝo de Omaŝu» (angle «The King of Omashu»)
  • Ĉapitro 6 «Malliberigita» (angle «Imprisoned»)
  • Ĉapitro 7 «La mondo de feoj: Vintra solstico, parto 1» (angle «The Spirit World: Winter Solstice, Part 1»)
  • Ĉapitro 8 «Avataro Roku: Vintra solstico, parto 2» (angle «Avatar Roku: Winter Solstice, Part 2»)
  • Ĉapitro 9 «La skribrulaĵo de akvomagio» (angle «The Waterbending Scroll»)
  • Ĉapitro 10 «Ĝet» (angle «Jet»)
  • Ĉapitro 11 «La grandega kanjono» (angle «The Great Divide»)
  • Ĉapitro 12 «Ŝtormo» (angle «The Storm»)
  • Ĉapitro 13 «La blua feo» (angle «The Blue Spirit»)
  • Ĉapitro 14 «Divenistino» (angle «The Fortuneteller»)
  • Ĉapitro 15 «Batoo de Akvogento» (angle «Bato of the Water Tribe»)
  • Ĉapitro 16 «Dizertinto» (angle «The Deserter»)
  • Ĉapitro 17 «La norda Templo de Aero» (angle «The Northern Air Temple»)
  • Ĉapitro 18 «Majstro de akvomagio» (angle «The Waterbending Master»)
  • Ĉapitro 19 «La sieĝo de la Nordo, parto 1» (angle «The Siege of the North, Part 1»)
  • Ĉapitro 20 «La sieĝo de la Nordo, parto 2» (angle «The Siege of the North, Part 2»)

La libro dua: Tero (2006) redakti

  • Ĉapitro 1 «La stato de Avataro» (angle «The Avatar State»)
  • Ĉapitro 2 «La kaverno de geamantoj» (angle «The Cave of Two Lovers»)
  • Ĉapitro 3 «Reveno al Omaŝu» (angle «Return to Omashu»)
  • Ĉapitro 4 «Marĉo» (angle «The Swamp»)
  • Ĉapitro 5 «Avatartago» (angle «Avatar Day»)
  • Ĉapitro 6 «Blinda Banditino» (angle «Blind Bandit»)
  • Ĉapitro 7 «Soleca Zuko» (angle «Zuko Alone»)
  • Ĉapitro 8 «Postkuro» (angle «The Chase»)
  • Ĉapitro 9 «Abomena laboro» (angle «Bitter Work»)
  • Ĉapitro 10 «Libraro» (angle «The Library»)
  • Ĉapitro 11 «Dezerto» (angle «The Desert»)
  • Ĉapitro 12 «La Serpenta terkolo» (angle «The Serpent's Pass»)
  • Ĉapitro 13 «Drilego» (angle «The Drill»)
  • Ĉapitro 14 «Urbo de muroj kaj sekretoj» (angle «City of Walls and Secrets»)
  • Ĉapitro 15 «Rakontoj de Ba Sing Se» (angle «Tales of Ba Sing Se»)
  • Ĉapitro 16 «Aventuroj de Appa» (angle «Appa's Lost Days»)
  • Ĉapitro 17 «Lago Laogaj» (angle «Lake Laogai»)
  • Ĉapitro 18 «La reĝo de Tero» (angle «The Earth King»)
  • Ĉapitro 19 «Guruo» (angle «The Guru»)
  • Ĉapitro 20 «La kruciĝejoj de sorto» (angle «The Crossroads of Destiny»)

La libro tria: Fajro (2007–2008) redakti

  • Ĉapitro 1 «Vekiĝo» (angle «The Awakening»)
  • Ĉapitro 2 «Surkapa bendo» (angle «The Headband»)
  • Ĉapitro 3 «La pentrita sinjorino» (angle «The Painted Lady»)
  • Ĉapitro 4 «La instruanto de Sokka» (angle «Sokka's Master»)
  • Ĉapitro 5 «Strando» (angle «The Beach»)
  • Ĉapitro 6 «Avataro kaj Fajromastro»(angle «The Avatar and the Firelord»)
  • Ĉapitro 7 «Fuĝintino» (angle «The Runaway»)
  • Ĉapitro 8 «Pupisto» (angle «The Puppetmaster»)
  • Ĉapitro 9 «Koŝmaroj kaj revoj» (angle «Nightmares and Daydreams»)
  • Ĉapitro 10 «La tago de la nigra suno, parto 1: Invado» (angle «The Day of Black Sun Part 1 The Invasion»)
  • Ĉapitro 11 «La tago de la nigra suno, parto 2: Eklipso» (angle «The Day of Black Sun Part 2 The Eclipse»)
  • Ĉapitro 12 «La okcidenta Templo de Aero» (angle «The Western Air Temple»)
  • Ĉapitro 13 «Majstroj de fajromagio» (angle «The Firebending Masters»)
  • Ĉapitro 14 «La Bolanta Roko, parto 1» (angle «The Boiling Rock Part 1»)
  • Ĉapitro 15 «La Bolanta Roko, parto 2» (angle «The Boiling Rock Part 2»)
  • Ĉapitro 16 «Sudaj konkerantoj» (angle «The Southern Raiders»)
  • Ĉapitro 17 «La aktoroj de la Karba insulo» (angle «The Ember Island Players»)
  • Ĉapitro 18 «La kometo de Sozin, parto 1: Reĝo-Fenikso» (angle «Sozin's Comet, Part 1: The Phoenix King»)
  • Ĉapitro 19 «La kometo de Sozin, parto 2: Maljunaj majstroj» (angle «Sozin's Comet, Part 2: The Old Masters»)
  • Ĉapitro 20 «La kometo de Sozin, parto 3: Inferen» (angle «Sozin's Comet, Part 3: Into the Inferno»)
  • Ĉapitro 21 «La kometo de Sozin, parto 4: Avataro Aang» (angle «Sozin's Comet, Part 4: Avatar Aang»)

Roluloj redakti

  • Aang estas enkarniĝo de Avataro kaj la lasta aermagiisto. Li aĝas 12 jarojn kaj estis frostiĝinta en glacio dum ĉirkaŭ 100 jaroj.
  • Katara estas 14-jaraĝa akvomagiistino de la Suda Akvogento. Ŝi estas fratino de Sokka. Ŝi instruas akvomagion al Aang.
  • Sokka estas 15-jaraĝa militisto de la Suda Akvogento. Li estas frato de Katara. Li priskribas sin mem kiel vivama kaj sarkasma.
  • Toph Bei Fong estas blinda 12-jaraĝa termagiistino de Teroreĝlando. Ŝi instruas termagion al Aang.
  • Zuko estas 16-jaraĝa reĝido ekzilita el Fajra Nacio.
  • Onklo Iroh
  • Admiralo Zhao
  • Azula estas reĝidino de Fajra Nacio kaj fratino de Zuko.

Videoludoj redakti

Oni anoncis por aŭtuno 2006 la videoludon Avatar: The Last Airbender por Nintendo DS, Game Boy Advance, PlayStation Portable, Nintendo GameCube, Nintendo Wii, PlayStation 2, Xbox kaj PC. THQ debitos la ludojn.[2]

Referencoj redakti

  1. Perlmutter, David (2018). The Encyclopedia of American Animated Television Shows. Rowman & Littlefield. pp. 50-51. ISBN 978-1538103739.
  2. https://web.archive.org/web/20091207113543/http://us.thq.com/us/game/show/4923/Avatar:%20The%20Last%20Airbender

Eksteraj ligiloj redakti