Malfermi la ĉefan menuon

Axel Fredrik Cronstedt

sveda kemiisto kaj mineralogo

Axel Fredrik Cronstedt (1722-1765) (n. en Ströppsta, Turinge socken, en la 23-a de decembro 1722 - m. en Stokholmo, en la 19-a de aŭgusto 1765) estis sveda kemiisto, mineralogo, geologo kaj malkovrinto de la nikelo (1751). Cronstedt estas unu el la fondintoj de la moderna mineralogio.

Axel Fredrik Cronstedt
(1722-1765)
Malkovrinto de la nikelo
Malkovrinto de la nikelo
Persona informo
Naskiĝo 23-a de decembro 1722
en Ströppsta, Turinge socken, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Morto 19-a de aŭgusto 1765
en Stokholmo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Ŝtataneco Svedio [#]
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Patro Gabriel Cronstedt [#]
Profesio
Profesio kemiisto • mineralogo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

BiografioRedakti

Sekvante la spurojn de sia patro, Cronstedt studis matematikon en la Universitato de Upsalo kaj prepariĝis por esti oficiston pri fortikigoj. Tamen, li ŝanĝis sian pensmanieron, kiam li studis mineralogion, pere de Johan Gottschalk Wallerius kaj Sven Rinman (1720-1792)[1]. En 1742, li vizitadis la Svedan Departementon pri Minejoj[2], kiel observanto, kaj tie li altiris la atenton de Daniel Tilas (1712-1772)[3], rimarkinda figuro pri minado kaj metalurgio, kiu havis decidan influon sur lia estonta edukado inkluzivante la plurajn aspektojn de la minprocezo.

Inter 1741 kaj 1743, Svedio militis kontraŭ Rusion, kaj Cronstedt servis en la armeo, kie li plenumis la rolon kiel sekretario de sia patro, kiu estis generalo kaj direktoro de la Korpuso de la Inĝenieraro. Nur en la fino de 1743, eblis al li fari la unuan el la multaj vojaĝoj al la minejoj por koni la fandprocezojn kaj observi la kutimajn metodojn. Ĉi-vojaĝoj, ligitaj al lia profundaj esploroj pri la metalurgio de la arĝento, plumbo kaj kupro, faris el Cronstedt iu unuagrada fakulo pri minaj procezoj. Li registris siajn eksperimentojn kaj observojn sur raportoj kaj dokumentoj, kiujn li prezentis al la Departementon pri Minejoj kaj al la Sveda Akademio pri Sciencoj. Kaj kompletigante ĉi-emfazon por la praktika aspekto de lia edukado, en 1746, li faris kurson pri la "arto de la eksperimentoj kaj kemio", kiu daŭris plurajn jarojn, kun okazaj interrompoj, kaj la profesoro estis Georg Brandt, la malkovrinto de la kobalto.

En januaro 1748, Cronstedt fariĝis direktoro de la Orienta kaj Okcidenta Bergslagen, kiu estis larĝa regiono kun la plej riĉaj ercoj en la centro de Svedio. Inter liaj taskoj li devis administri la laborojn en la arĝentaj minejoj de la gisejoj en la sudo de Dalarna, kiu havis bonegan laboratorion por testoj de metaloj kaj mineraloj. Tie, Cronsted trovis trankvilan lokon, kie, pace, li povis sin dediĉi al siaj kemiaj kaj mineralogiaj eksperimentoj. Speciale fruktodona estis lia verko pri la nikolito, alojo de kupro kaj nikelo, sukcesinta el la kobaltaj minejoj, en Los, Hälsingland. Kaj Urban Hiärne (1641-1724), kaj Johan Gottschalk Wallerius (1709-1785) deklaris ke la nikolito estis miksaĵo de kobalto, arseno, kupro kaj fero. La erco evidente enhavis kupron, tion li konstatis dank'al ties verda koloro kun nitrata acido, kaj ties posta transformiĝo en bluo kiam ĝi estis traktita kun amonio. Tamen, kiam Cronstedt testis la precipitaĵojn de kupro kun fero aŭ zinko, ĉi tio ne okazis. En alia eksperimento la mineralo rezistis al humida atmosfero kaj, pere de kalcinado aŭ reduktigo kun nigra kalkofluo kiu formiĝis, produktiĝis substancon, duonflavan ekstere, kun surfaco metala blankarĝentita rompiĝema kaj leĝeraj magnetaj proprecoj. Ĉar neniu el la tiam konataj metaloj, solaj aŭ en ties kombinaĵoj, posedis tiajn proprecojn, Cronstedt sentis sin rajtigita aserti tion, ke li trovis novan metalon. Liaj malkovroj konfirmiĝis de la distingiĝa direktoro pri ercolavado, en Ädelfors, Henrik Theophilus Scheffer (1710-1759)[4], kiu estis renoma fakulo kaj kemiisto dank'al ties konado kaj kapableco.

Cronstedt ankaŭ malkovris la mineralon skieliton, ercon enhavanta kalcion kaj volframon, en 1751. Li donis al la mineralo la nomon volframon, kiu signifas peza ŝtono en la sveda. En 1753, Cronstedt elektigis membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio. En 1756, li kreis la nomon zeolito, post varmigi la mineralon stilbiton[5] pere de cerbatana flamo.

Selektita verkaroRedakti

  • Inträdes-Tal, Om Medel til Mineralogiens vidare Förkofran. Hållit För Kongl. Svenska Vetenskaps Academien, den 9. Feb. 1754, Stokholmo
  • Forsök til mineralogie, eller Mineral-Riketes Upställning. 1758, Stokholmo
  • Versuch einer neuen Mineralogie. 1760, Kopenhagen (tradukis G. Wiedeman)
  • An Essay Towards A System Of Mineralogy. 1770, Londono (tradukis Gustav von Engeström)
  • Versuch einer Mineralogie. 1780, Lepsiko (Tradukoj kaj ampleksigado de Abraham Gottlob Werner)
  • Grundlinien einer Salzburgischen Mineralogie. oder Kurzgefaßte Anzeige der bekanntesten Fossilien des Salzburgischen Gebirges. Nach der Wernerschen Uebersetzung von Cronstedts Mineralogie geordnet. 1786, Salzburgo
  • An Essay Towards A System Of Mineralogy. Du Volumoj. 1788, Londono, dua eldono

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Nordisk familjebok
  2. Bergskollegium
  3. Encyclopedia.com
  4. Nordisk familjebok
  5. Stilbito estas speco de siliciato de natrio kaj kalcio, kies formulo estas NaCa4(Si27Al9)O7228(H2O).
  6. Nordisk familjebok
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj