Ayane Sakura

Ayane Sakura (japane 佐倉綾音 [sakura ajane]; Hepburn-Transskribo: Sakura Ayane, naskiĝis la 29-an de januaro 1994 en Tokio, Japanio ) estas japana voĉoaktorino kaj rakontisto. Ŝia agento estas I'm enterprise (ja:アイムエンタープライズ).

Ayane Sakura
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1994 (1994-01-29) (30-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo japana voĉoaktoro • rakontanto
TTT
Retejo https://www.aoni.co.jp/search/sakura-ayane.html
vdr

Biografio redakti

Ŝi ricevis instruon per tre multaj teknikoj kiam ŝi estis infano. Teatro estis unu el ili. Ŝi ekis lerni aktoradon por akiri ĝeneralan fizikan forton kiam ŝi estis mezlernanto. Tiam ŝia instruisto de voĉa trejnado rekomendis ke ŝi iĝas voĉoaktoro, kaj ŝi ekinteresatis en voĉoaktorado.

Ŝi eniris Nihon Narration Engi Kenkyusho (ja:日本ナレーション演技研究所), nome lernejo por inoj kiuj volas iĝi voĉoaktoroj, kiam ŝi estis jaro 9-a lernanto. Ŝi pasis provaŭdon de voĉoaktoro tenata de I'm enterprise, kaj eniris tian agentejon.

Ŝia unua laboro estis "Ĉō gekiĵōban keroro gunsō tanĵō! kisekino ĝikūtōde arimasu!!"" (ja:超劇場版ケロロ軍曹 誕生!究極ケロロ 奇跡の時空島であります!!). Se temas pri televida animeo, estis "Ōkamisanto Ŝiĉininno nakamataĉi" (ja:オオカミさんと七人の仲間たち), kaj la unua laboro kiel ĉefa rolo estis tiu de Mary Nightmare en "Jumekui Merī" (ja:夢喰いメリー).

En 2011 ŝi iĝis 45-a Radia rolulo de "Radio dot i"(ja:ラジオどっとあい), kiu estas programo konata kiel programo de junaj voĉoaktorinoj, kies radia personeco iĝos populara.

En 2018 ŝi ricevis la premion de pli bona helpaktorino kaj de pli bona radia rolulo de La Premioj de Voĉoaktoroj.

Persono redakti

Ŝia njo-diri estas Ajaneru. "Neru" signifas "dormi" en japana lingvo. Nobuhiko Okamoto, voĉoaktoro kiu aktoradis kun ŝi en "Jumekui Merī", nomis tion ĉar ŝi diris ke ŝi dormas en sia domo dum ferioj. Ŝia devizo estas "Iĝu homo, pri kiu vi povas fieri al viaj gepatroj". Kiam ŝi estis infano, ŝi vokis sin "Boku", kiu estas japana pronomo por 1-a singularo por viroj (bokukko).

Ŝi amas aŭdi radion kaj desegni. En sia radia programo "Radio dot i", ŝi prezentis libron kun siaj bildoj kiun ŝi rekomendas kaj desegnis bildojn por la KD-j en sia radi-programoj. Ŝi havas bonan teknikon per komputiloj kaj denta fajfo. Ŝi havas licencojn de MOS ("Microsoft Office Specialist").

Ŝi amas Jurin (japana mangao kaj animeo pri samseksemulinoj). Voĉoaktoroj pli maljunaj ol ŝi, kiun ŝi respektas estas Kana Hanazawa kaj Masumi Asano.

Ŝiaj roloj redakti

Televidaj animeoj redakti

2010 redakti

2011 redakti