Bácsborsód
Ne miskomprenu kun Bácsbokod!
Bácsborsód (bAĉborŝOd) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Bácsalmás[1].
Bazaj informoj redakti
- Areo: 78 km²
- Loĝantaro: 1250
- Poŝtkodo: 6454
- Telefonprefikso: 78
Situo redakti
Bácsborsód situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Baja troviĝas 19 km-ojn for.
Historio redakti
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste sarmatoj kaj keltoj loĝis tie. La nomo aperis unuafoje en 1333 en formo Bursous. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva, sed alvenis sudslavoj. Poste dum mallonga tempo la komunumo senhomiĝis. La kampoj longe apartenis al familio Latinovits, kiuj konstruis 3 kastelojn. En 1897 la vilaĝo ricevis la nomon Bácsborsód. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko. En 1945 la germanoj estis deportitaj al Germanio.
Vidindaĵoj redakti
Famulo redakti
- pentristo László Moholy-Nagy naskiĝis en 1895
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-10-28.