Distrikto Bácsalmás
distrikto en Hungario
La Distrikto Bácsalmás (hungare Bácsalmási járás) estas hungara distrikto en departemento Bács-Kiskun.
Distrikto Bácsalmás | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Departemento Bács-Kiskun | ||
Ĉefurbo | Bácsalmás | ||
- koordinatoj | 46° N, 19° O (mapo)46.11666666666719.333333333333Koordinatoj: 46° N, 19° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 522,54 km² (52 254 ha) [+] | ||
Areo | 522,54 km² (52 254 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 17 451 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 33,4 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Bácsalmás | |||
Vikimedia Komunejo: Bácsalmás District [+] | |||
La distrikta ĉefurbo estas Bácsalmás, kiu estas urbo, krome estas unusola grandvilaĝo, fine 8 vilaĝoj. La distrikto etendiĝas sur ebenaĵo laŭ la landlimo.
La areo estas 522,54 km², kie loĝas 19 983 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, la fruktoj maturiĝas frue en la lando, la kamparanoj liveras la fruktojn precipe al Budapeŝto.
Historio redakti
Tiu distrikto funkciis jam en la historio, tamen ĝi ne funkciis inter 1962-2013. El la komunumoj nur 2 havas memstarajn administradojn. En la ceteraj komunaj administradoj funkcias.
Komunumoj redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Bácsalmás
- grandvilaĝo: Bácsbokod
- vilaĝoj kun memstara administrado:
- Katymár, kiu administras ankaŭ vilaĝon Bácsborsód
- Kunbaja, kiu administras ankaŭ vilaĝon Tataháza
- Madaras
- vilaĝoj Bácsszőlős, Csikéria, Mátételke havas la administradon en Bácsalmás
Fontoj redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio