Bácsszőlős
Bácsszőlős (bAĉsOlOŝ), kroate Prlković aŭ Perleković estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en distrikto Bácsalmás[1]. Szőlős signifas vinbera.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/3/3e/HUN_B%C3%A1cssz%C5%91l%C5%91s_COA.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 39 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 6425
- Telefonprefikso: 79
Geografio
redaktiBácsszőlős situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Bácsalmás troviĝas 8, Baja 39, Szeged 75, Kecskemét 114, Budapeŝto 188 km.
Historio
redaktiLa turkoj faris senhoma la regionon. Poste formiĝis senfina vico da farmoj. En la 19-a jarcento la loĝantoj okupiĝis pri vinkulturo. La fervojo inter Baja kaj Szabadka atingis la lokon en 1885, kiun la nova ŝtatlimo fortranĉis en 1920. La vilaĝo naskiĝis en 1952. Dum la socialismo ŝtata bieno kaj kolĥozo formiĝis. Trans la limo troviĝas vilaĝo, kies origina hungara nomo estas Bácsszőlős.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-10-28.