Csikéria (ĉikEria), kroate Čikerija estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Bácsalmás[1].

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Csikéria situas sur ebenaĵo, laŭ la serba landlimo (sen limpasejo), laŭ traira flankovojo.

Historio redakti

La turkoj faris senhoma la regionon, nur en la urboj vivis hungaroj. Poste la kampoj apartenis al Szabadka. Senfina vico de farmoj formiĝis, ĉar oni ne povis kulturi la kampojn el la urbo. Alvenis ankaŭ diversaj sudslavoj kaj ankaŭ germanoj. Fine de la 19-a jarcento la fervojo inter Baja kaj Szabadka atingis la tieajn farmojn. Inter 1918-1921 la serboj okupis la regionon, kiu estis aparta respubliko. Ekde 1920 la komunumo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara. En 1924 oni fondis la vilaĝon el la farmoj. La fervojo funkciis inter Baja-Csikéria ĝis 1960.

Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de germanoj kaj kroatoj, lernejo, infanĝardeno, kuracejo, dentokuracejo, infanhelpa servo, zorgado pri farmoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Csikéria naskiĝis instruisto Mihály Bácskai.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-10-28.