Bácsalmás
Bácsalmás [bAĉalmAŝ], germane Almasch estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en distrikto Bácsalmás[1], kies centro estas. Almás estas pomoarbaro.
Bácsalmás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6430 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 6 042 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 56 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 7′ N, 19° 20′ O (mapo)46.12388888888919.326111111111Koordinatoj: 46° 7′ N, 19° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 108,32 km² (10 832 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bácsalmás [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 108 km²
- Loĝantaro: 7600
- Poŝtkodo: 6430
- Telefonprefikso: 79
Situo
redaktiBácsalmás situas sur ebenaĵo, preskaŭ ĉe la landlimo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Bátaszék.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la avara erao. Komence la komunumo nomiĝis simple Almás. Post la turkoj alvenis komence serboj, poste germanoj, slovakoj kaj hungaroj. La komunumo havis preĝejon ekde 1740, iĝis kampurbo inter 1808-1871 kaj distriktejo inter 1873-1962. En 1903 la fervojo ekfunkciis, ekde 1904 la oficiala nomo estas Bácsalmás. Inter 1919-1921 la serboj okupis la urbeton kun Pécs kaj proklamis apartan respublikon. Dum la 2-a mondmilito la urbeto travivis ĉiujn tragikaĵojn. Unue la judoj estis deportitaj, kiujn la germanoj sekvis (5100 da germanoj!), la hungareco suferis pro trudlaboro, fine okazis loĝantarŝanĝo inter slovakoj kaj hungaroj.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Bácsalmás naskiĝis:
- aktoroj Irén Bódis kaj Gyula Kamarás
- episkopo József Udvardy
- germanisto Csaba Földes
- ministro Imre Oltványi
- akordionisto Zoltán Orosz
- Tibor Boromisza (pentristo)
En Bácsalmás mortis:
- hungara-kroata juristo József Rudics
Komunumoj pri almás (= poma aŭ pomarbaro) en Hungara reĝlando
redaktiPro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin en Bălan (Sălaj)!
Almás | Almásfüzitő | Almásháza | Almáskamarás | Almáskeresztúr | Bácsalmás |
Dunaalmás | Fertősalmás | Hontalmás | Magyaralmás | Pozsonyalmás | Rácalmás |
Szádalmás | Szepesalmás | Tóalmás | Torontálalmás |
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-10-28.