Barono József Rudics [jOĵef rudiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rudics József, kroate Josip Rudić Aljmaški estis hungara-kroata juristo, filozofo, politikisto, poeto, profesoro, mecenato, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1873). Lia nobela antaŭnomo estis almási.

József Rudics
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1792 (1792-02-22)
en Subotica
Morto 21-an de aŭgusto 1879 (1879-08-21) (87-jaraĝa)
en Bácsalmás
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • advokatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Rudics [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1792 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Li mortis la 21-an de aŭgusto 1879 en Bácsalmás.

Biografio redakti

József Rudics ricevis diplomojn pri filozofio en 1809, pri juro en 1816. Li estis grava amiko de Karolo Kisfaludy. En 1825 li iĝis subnotario de Bács-Bodrog, en 1832 jam subdepartementestro. Inter 1832-1836 li estis parlamenta deputito, en 1841 li estis nomita ĉefdepartementestro. Post 1848 li instruis en universitato de Pest (urbo). Post 1867 li denove estis nomita ĉefdepartementestro pro la politika ŝanĝo. En 1874 li ricevis la titolon barono. Li ofte donacis monojn por kulturaj celoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Hervatag füzér (1857, 1870) - poemaro

Fontoj redakti