Bárbara LENNIE Holguín (Madrido, 20a de aprilo 1984) estas hispana produktorino kaj aktorino kiu famiĝis ĉefe per kvin nomumojn en la Goja-premioj, kaj la ricevo de la premio pro sia ludado en Magical Girl (2014).

Bárbara Lennie
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1984 (1984-04-20) (39-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater RESAD vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 2001– vd
Verkado
Verkoj Magical Girl ❦
The Realm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi vivis ĝis 6-jaraĝo en Argentino kaj revenis en Hispanion en 1990. Ŝu licenciĝis je aktorado ĉe la Real Escuela Superior de Arte Dramático.

Ŝi protagonistis en filmoj Dictado, Todas las canciones hablan de mí, Mujeres en el parque, Obaba, La bicicleta, Todos los días son tuyos, kaj Más pena que gloria, en kiu ŝi debutis estante nur 15-jaraĝa. Krome ŝi laboris en Trece Rosas, de Emilio Martínez Lázaro, La piel que habito, de Pedro Almodóvar. Postaj laboroj estis filmoj kiel Magical Girl de Carlos Vermut, María (y los demás) de Nely Reguera, Contratiempo de Oriol Paulo, Oro de Agustín Díaz Yanes, Una especie de familia de Diego Lerman, La enfermedad del domingo de Ramón Salazar, Petra de Jaime Rosales kaj El reino de Rodrigo Sorogoyen.

Ŝi estis nomumita al Goja-premioj kiel Plej Bona Nova Aktorino pro sia ludado en Obaba en 2005 kaj duoble kandidatita en 2014 pro El Niño kiel Plej Bona Duaranga Aktorino kaj pro Magical Girl en la kategorio de Plej Bona Ĉefaktorino kion ŝi finfine atingis.[1] En 2017 ŝi ricevis Premiojn Feroz kaj kandidatis por Goja-premio pro protagonismo en la filmo María (y los demás).

En televido ŝi faris malgrandan rolon en serio Águila Roja kaj aliĝis al la kvina sezono de Amar en tiempos revueltos (2009-2010), en la rolo de Rosa Fernández, ambicia aspiranto al aktorado. En 2012 ŝi formis parton de la aktoraro de la historia serio de TVE, Isabel, pri la figuro de Isabel la Katolika. Poste ŝi partoprenis en la serio de Netflix El desorden que dejas, en la rolo de Viruca, profesorino kiu estis murdita en galega vilaĝo en strangaj cirkonstancoj. Samjare, ŝi estis kreinto kaj produktorinto, kun Irene Escolar, de la serio Escenario 0 por HBO España.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bárbara Lennie en la hispana Vikipedio.