Béla Csóka
Béla Csóka [ĉOka], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csóka Béla Antal estis hungara operkantisto (baritono), instruisto, altlerneja instruisto.
Béla Csóka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csóka Béla Antal |
Naskiĝo | la 4-an de julio 1898 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 2-an de julio 1972 en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 156. parcella, 1. sor, 146/147. sír |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1918–1923) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto voĉa instruisto muzikinstruisto |
Béla Csóka [1] naskiĝis la 4-an de julio 1898 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de julio 1972 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Csóka lernis kanton private en 1917, poste li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1923. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Reĝa Operejo de Budapeŝto, post 2 jaroj al Teatro Városi. En la 1930-aj jaroj li ofte kantadis ankaŭ eksterlande. Inter 1933 kaj 1944 li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), sed inter 1941-1948 li kantadis ankaŭ en la Operejo. Inter 1936-1966 li ankaŭ instruis en la Muzikakademio. Inter 1964-1967 li denove kantadis en Debrecen. En 1966 li teorie pensiuliĝis, sed ekde 1967 li ekinstuis en mezlernejo en Szeged.
El lia repertuaro
redakti- Gounod: Faust — Valentin
- Giacomo Puccini:
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- La Traviata — Georges Germont
- Luisa Miller — Miller
- Ferenc Erkel: Bánk bán (opera versio) - Tiborc
Liaj filmaj roloj
redakti- Tomi, a megfagyott gyermek (1937) – cigana kantisto
- Az aranyember (1962)