Béla Gruber
Béla Gruber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gruber Béla estis hungara pentristo, grafikisto.
Béla Gruber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gruber Béla |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1936 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de septembro 1963 (27-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Béla Gruber [1] naskiĝis la 23-an de februaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de septembro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Gruber frekventis Reĝa Modelan Belartan Altlernejon ekde 1956, sed antaŭ la diplomo li mortis pro nervoza malsano. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty, György Kádár kaj Aurél Bernáth. En 1962 li malsaniĝis. Spite la mallongan vivon li postlasis ĉ. mil pentraĵojn kaj grafikaĵojn. Li ŝatis pentradi aĵpentraĵojn kaj memportretojn. Ekspozicioj okazis nur postmorte.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1964, 1972, 1978, 1985, 2000)
- Nagykanizsa, Zalaegerszeg (1969)
- Eger (1976)
- Vác (1981)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Festőterem (lia plej fama pentraĵo por la estonta diplomo)
Memorigiloj
redakti- fondaĵo kun premio
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto