Béla Horányi [horAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horányi Béla estis hungara kuracisto, profesoro, neŭrologo. Lia origina familia nomo ĝis 1934 estis Hechst.

Béla Horányi [1] naskiĝis la 18-an de julio 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de novembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Horányi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1928, poste li instruis en la universitata instituto. Li studvojaĝis al Germanio en 1930, en Britio en 1937. En 1935 li estis nomumita privata profesoro, en 1946 publika ordinara profesoro, samtempe klinikestro. Li estis ĉefredaktoro de medicina gazeto inter 1948–1951. En 1950 li iĝis hospitala ĉefkuracisto, inter 1956 kaj 1975 katedrestro, ankaŭ klinikestro. En 1952 li doktoriĝis, en 1974 pensiuliĝis. Li ricevis premiojn hungaran en 1966, orientgermanan en 1969. Li okupiĝis ekzemple pri skizofrenio, muskolaj malsanoj, anatomio kaj patologio de neŭronoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A kísérletes lázkeltés hatása az ép idegszövetre (1935)
  • Therápiás kísérletek epilepsiában diphenylhydantoin-nátriummal (1941)
  • Elmekórtan (1949) - studenta lernolibro
  • Malignus gliomák növekedési formáiról (1953)
  • Az időérzésről (1958)
  • Az orvosi pszichológia feladatairól (1959)
  • Neurológia (1961, 1962, 1966)
  • Az ember és a társadalom a mentálhigiéné szempontjából (1971)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1996)
  • bronza busto (2006)

Fontoj redakti