Béla Sáry

hungara, rumania hungara kuracisto kaj internisto

SÁRY Béla (sa:ri) estis hungara kuracisto kaj internisto naskita en Koloĵvaro la 24-an de novembro 1915 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-a de novembro 1971.

Béla Sáry
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1915 (1915-11-24)
en Kluĵo
Morto 4-an de novembro 1971 (1971-11-04) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 11/2-1-134 Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
internisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Sáry diplomitiĝis en la Universitato de Kluĵo (1940). Inter 1940–46 li laboris en la kliniko pri internaj malsanoj de universitato de Budapeŝto. Inter 1946–1971 li estis asistanto, adjunkto, docento. Inter 1963–65 li estis gvidanto de kuracgrupo en la universitato de Alĝero. Reveninte li instruis ankaŭ pri la tropikaj malsanoj. Li esploris precipe la mekanismon de hipertonio kaj la kialojn de malsanoj pro tiroido, ĝenerale pro endokrinaj glandoj.