Büchslen

komunumo de Svislando

Büchslen (en la franca lingvo Buchillon) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 177 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Büchslen
Blazono de Büchslen
Blazono de Büchslen
Blazono de Büchslen
Vilaĝeniro de Büchslen
Vilaĝeniro de Büchslen
Vilaĝeniro de Büchslen
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 56′ 42″ N 7° 10′ 47″ O / 46.94500 °N, 7.17972 °O / 46.94500; 7.17972 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 42″ N 7° 10′ 47″ O / 46.94500 °N, 7.17972 °O / 46.94500; 7.17972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 177
Areo 1,55 km²
Alteco 511 m super marnivelo
Poŝtkodo 3215
Komunumkodo 2244
Mapo de Büchslen
Mapo de Büchslen
Mapo de Büchslen
vdr

Geografio redakti

Büchslen situas oriente de la arbaro de Morato en la sudo de la Granda Marĉo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Büchslen kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,55 km², de kiuj 13,0% estas kovritaj de arbaro, 78,3% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Büchslen limas en nordo al Ried ĉe Kerzers, en oriento al Gempenach, en sudo al Lurtigen, en sudokcidento al Morato, kaj en okcidento al Galmiz.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 3 kilometrojn norde de la komunumo apud Kerzers. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Büchslen datiĝas el la jaro 961 kiel Buoch. En la jaro 1339 aperis la franclingva formo Buchillion. Ek de la 12-a jarcento Büchslen apartenis al la priorejo Payerne. Poste ĝi fariĝis havaĵo de la urbo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Büchslen kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Büchslen fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti