Baĉko Duŝanovo

vilaĝo en Serbio

Bazaj informoj

redakti

Baĉko Duŝanovo, slave Bačko Dušanovo, serbe Бачко Душаново, hungare Zentaörs estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Suda Bačka, en municipo de Subotica.

La komunumo situas sur ebenaĵo.

Historio

redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. Proksimume tiam serboj - venintaj el foraj regionoj - fondis vilaĝon por rompi la hungaran hegemonion. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario. La freŝaj serboj estis forpelitaj, alvenis hungaroj el Rumanio. Ili devis rifuĝi en 1945, kiuj ne, la serbaj partizanoj murdis ilin. Poste alvenis denove serboj el foraj regionoj.

Demografio en 2002

redakti
  • hungaroj = 463 (63 %)
  • serboj = 239 (32 %)
  • jugoslavianoj = 12 (2 %)
  • kaj aliaj