La Babelfiŝo estas fikcia specio de fiŝo aperanta en La petveturista gvidlibro pri la Galaksio de Douglas Adams.

Babelfiŝo
Verko La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio
Informoj
vdr

Babelfiŝo estas tre neverŝajna biologia universala tradukilo. Ĝi aspektas kiel "malgranda, flava kaj hirudeca" fiŝo. Kiam Babelfiŝo estas enigita en la orelan kanalon, ĝi ebligas al sia portanto "tuj kompreni ion ajn diritan... en ajna formo de lingvo." Ĉi tio fariĝis kaj utila intriga helpilo por Adams, kiu foje skribis pri tio, ke li ĉiam trovis tre stranga la kapablon de ĉiuj eksterteruloj paroli la anglan; kaj ankaŭ ĝi fariĝis elirpunkto por la jena ŝerco pri la ekzisto de Dio:

Laŭ la Petveturista gvidlibro, la Babelfiŝo estis prezentita kiel fideista ekzemplo pri la neekzisto de Dio:

"Mi rifuzas pruvi, ke mi ekzistas," diras Dio, "ĉar pruvo neas kredon, kaj sen kredo mi estas nenio."
"Sed," diras Viro, "la Babelfiŝo estas evidenta sinmalkaŝo, ĉu ne? Ĝi ne povus evolui hazarde. Tio pruvas, ke Vi ekzistas, kaj do sekve, laŭ Viaj propraj argumentoj, Vi ne ekzistas. Q.E.D."
"Ho kara," diras Dio, "mi ne pripensis tion antaŭe," kaj senprokraste malaperas en nubeto de logiko.
"Ho, tio estis facila," diras Viro, kaj kiel aldonaĵo daŭrigas pruvante ke nigra estas blanka kaj mortiĝas sur la sekvanta zebra transirejo.

La fiŝo sin nutras per mensa energio, kiu kreiĝas dum kunmetada de frazo, kaj ŝajne ekskrementas mensan energion en formo kiu povas esti komprenebla de aliuloj. En la lastaj ĉapitroj de la rakonto oni malkaŝis, ke ĝi ankaŭ, same kiel delfenoj, havas la potencon efike teleporti sin kaj sian gastiganton (en plurala zono) for el morto-danĝero.

Etimologio redakti

La nomo de la fiŝa aludas al la Babelturo - Biblia rakonto, kiu priparolas eventojn de kristana kaj juda teologioj kiuj konkludis en tio, ke Dio konfuzigis la lingvojn de la Homo, interalie por malhelpi la konstruon de la Turo.

"Babelo" konsistas el du vortoj de la asiriababilona lingvo: bab = "pordego" kaj el = "Dio", sekve, "la pordego de Dio". La Biblio atestas diven-etimologion de la hebrea bilbul = "konfuzo" aŭ bilbel = "konfuzita".

Eksteraj ligiloj redakti