Bahabón de Esgueva

Bahabón de Esgueva estas vilaĝo kaj municipo, kodo-033, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. Ĝi apartenis historie al la familio Téllez-Girón, dukoj de Osuna.

Bahabón de Esgueva
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09350
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 3° 44′ U (mapo)41.861944444444-3.7291666666667Koordinatoj: 41° 52′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 915 m [+]
Areo 21,39 km² (2 139 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bahabón de Esgueva (Hispanio)
Bahabón de Esgueva (Hispanio)
DEC
Bahabón de Esgueva
Bahabón de Esgueva
Situo de Bahabón de Esgueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bahabón de Esgueva [+]
vdr
Blazono de la familio Téllez-Girón, dukoj de Osuna

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Ribera del Duero, plej sude.
 
La preĝejo.

Je 57 km de la ĉefurbo (Burgoso) tra la Norda Aŭtoŝoseo   de Madrido al Iruno. Ĝi havas areon de 21.39 km² kun 125 loĝantoj. Ĝi situas en la sudoriento de la provinco, pli konkrete ĉe la valo de la rivero Esgueva, subdistrikto de Ribera del Duero. Bahabón estas proksime de Roa kaj de Aranda de Duero.

Ĝi limas kun Comunidad de la Aynosa, Fontioso, Pineda Trasmonte, Santibáñez de Esgueva, Pinilla Trasmonte kaj Oquillas.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejoj, restaĵoj de la kastelo, ponto super la rivero Esgueva, bestotrinkujo, vinkeloj, blazondomoj kaj urbodomo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti