BahiraBuhajra (Baḥīrā), konata en latino kiel Sergio (Sergius), estis siria monaĥo nestoriana, de la manikea gnostikismo aŭ, laŭ aliaj, nazoreano de la 7-a jarcento.

Bahira
Young Muhammad meets the monk Bahira - from Jami' al-Tawarikh.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 600 (0600-01-01)
Morto 1-an de januaro 700 (0700-01-01) (100-jara)
Okupo
Okupo monaĥo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bahira en IslamoRedakti

La historio de Mohamedo kaj lia renkonto kun Bahira estas jam en la verkoj de la unuaj islamaj historiistoj al-Tabari, Ibn Iŝak, Ibn Hiŝam, kies versioj diferencas en kelkaj detaloj.

Estante 9 aŭ 12 jaraĝa Mohameo renkontis kun Bahira en la urbo Bosra en Sirio, dum vojaĝo kun karavano de Mekko akompanante sian onklon Abu Talib. Kiam la karavano pasis ĉe sia hejmo, la nestoriana monaĥo invitis la komercistojn al festo. Ili akeptis la inviton, kaj lasis la infanojn zorge de la kameloj. Bahira, tamen, insistis, ke ĉiuj karavananoj partoprenu en la invito. Sekve mirakla apero indikis al la monaĥo, ke Mohamedo estos profeto.

Laŭ unu versio, tiu revelacio evidentiĝis el stigmatoj kiujn Bahira vidis en la juna Mohamedo; aliaj versioj de la historio diras, ke temas pri mirakla nubomovo aŭ malkutima konduto de la suno kiu tenis en ombron Mohamedon sendepende de la horo.

La monaĥo Bahira rakontis al Abu Talib sian vizion de Mohamedo en la estonteco, avertante lin, ke li protektu Mohamedon el judoj (en la versio de Ibn Iŝak), aŭ el bizancanoj (en la versio de al-Tabari). Kaj Ibn Sa'd kaj al-Tabari, skribis, ke Bahira trovis la anoncon de la alveno de Mahomedo en la evangelioj kiujn li havis.

Laŭ alia versio Bahira vidis la sigelon de la profeteco inter la ŝultroj de Mohamedo. La rakonto pri la komercaj vojaĝoj, kies datoj ne estas ekzakte difinitaj, servas ŝajne al kadra rakonto de la stranga renkonto kun Bahira, kiu estas menciita kaj en la siria-kristana tradicio de la 9-a jarcento[1] kaj en la islamaj "profetlegendoj" (qiṣaṣ al-anbiyāʾ).

Bahira en kristanismoRedakti

La 7-a jarcento en kiu vivis Bahira estas markita per kristologiaj polemikoj pri la naturo de Kristo. En tiu kunteksto aperas Islamo kiu rekonas Jesuon, Isa en la Korano, kiel profeto de Dio. La nazoreismo, kiun kredis Bahira, estis bazita sur la konsidero de Jesuo nur kiel Mesio, neante lian diecon (dian naturon).

En la kristana tradicio, Bahira estis konsiderata hereza monaĥo kies erarajn ideojn li trapasis al Mohamedo. Kelkaj arabismaj fakuloj subtenas, ke la verkoj de Bahira formis la bazon de tiuj partoj de la Korano kiu kongruas kun principoj de kristanismo, dum la cetero estis enkondukita de postaj kompilistoj kiel Utman Ibn Affan aŭ judoj aŭ araboj tiutempaj. La nomo kaj preciza aliigo de la monaĥo varias en diferencaj kristanaj fontoj.

NotojRedakti

  1. Sidney H, Griffith: The Prophet Muḥammad: his scripture and his message according to the christian apologies in Arabic and Syriac from the first Abbasid century. In: Uri Rubin (Hrsg.): The Life of Muḥammad. Ashgate Variorum 1998. S. 354-355; 380-384

BibliografioRedakti

  • B. Roggema, The Legend of Sergius Bahira. Eastern Christian Apologetics and Apocalyptic in Response to Islam (The History of Christian-Muslim Relations. Texts and Studies 9; 2008).