Bajót
Ne konfuzu kun Babót!
Bajót | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2533 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 617 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 44′ N, 18° 33′ O (mapo)47.72722222222218.555833333333Koordinatoj: 47° 44′ N, 18° 33′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 16,44 km² (1 644 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bajót [+] | |||
Bajót [bajOt] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom apud Nyergesújfalu, Mogyorósbánya, Bajna kaj Lábatlan.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 1450
- Poŝtkodo: 2533
- Telefonprefikso: 33
Situo
redaktiLa vilaĝo kuŝas inter la nord-orienta montetoj de montaro Gerecse, en la valo de samnoma rivereto. Oni povas alproksimigi ĝin de la landvojo 10 enkurbiĝante aŭ ĉe Nyergesújfalu aŭ ĉe Lábatlan en sudan direkton. Sed oni povas alveturi ankaŭ de la direkto de Bajna sur la pitoreska arbara vojo, kiu ofte estas parto de rali-itineroj.
Historio
redaktiLa teritorio de vilaĝo estas loĝita loko de pratempoj, kiun pruvas la ĉi tie trovitaj arĥeologiaj trovaĵoj. Sur la teritorio de vilaĝo, en rokmuro de la okcidenta flanko de monto Öregkő (aĝa aŭ granda ŝtono) en la grotoj „Jankovits” kaj „Baits” oni trovis praepokajn restaĵojn, inter ili nombrajn, rarajn kaj famajn memoraĵojn de kulturoj solutrea kaj magdalena de prahomo. Ili estis subtile laboritaj ŝtonaj kaj ostaj utilaĵoj.
En la romia epoko estis setlejo ĉi tie, sur kies loko malkovriĝis skulptitaj ŝtonobjektoj kaj ankaŭ reliefa tomboŝtono, kiu estas konstruita en la muron de parokejo.
Ekonomio
redaktiLa vinkultivejoj de la vilaĝo apartenas al la vinberregiono „Ászár-Neszmély”.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, 2 lernejoj, muzeeto, kulturdomo.
Vidindaĵoj
redakti- monaĥejo
- golgoto
- baroka katolika Preĝejo Sanktaj Simono kaj Judaso (Bajót) de 1735 kun gotika deveno
- pilgrimloka Preĝejo Sankta Kruco (Bajót) en ekstra parto Péliföldszentkereszt
Famuloj
redaktiEn Bajót naskiĝis jezuita monaĥo István Muzslay.
Fontoj
redakti- WikiTrans