Ne konfuzu kun Bajót!

Babót [babOt] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Kapuvár.

Preĝejo de Babót

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Babót situas sur ebenaĵo for de la fervojo, ĉefvojo kaj rivero, flankovoje Kapuvár estas tre proksime.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. En la mezepoko fortikaĵeto defendis la vilaĝon. La turkoj senhomigis la komunumon. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1950 kolĥozo pri Orienta Lumo formiĝis.

Vidindaĵoj redakti

En 1667 romkatolika Preĝejo de Sankta Mikaelo (Babót) konstruiĝis.