Bakonykoppány [bakonjkopAnj] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Pápa. Ĝis 1857 la oficiala nomo estis Koppány, kiu estis rivalo de Stefano la 1-a (Hungario) por la trono.

Preĝejo de Bakonykoppány

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bakonykoppány situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas 20 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1086 en formo Cupan. Ĝis la turkoj la kampoj apartenis al abatejo de Bakonybél. Poste la turkoj faris senhoma la vilaĝon, dume la kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. En la 18-a jarcento germanoj, ĉeĥoj kaj kroatoj refondis la komunumon. Tiam la kampoj apartenis al abatejo de Zirc. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio, alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio.

En Bakonykoppány migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti