Balázs IMREH [balAĵ imre], laŭ hungarlingve kutima nomordo Imreh Balázs estis hungara matematikisto, profesoro.

Balázs Imreh [1] Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de julio 1945 en Szekszárd. Li mortis la 8-an de aŭgusto 2006 en Szeged.

Biografio redakti

Balázs Imreh frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnazion en Bonyhád, poste li akiris diplomon en Sciencuniversitato József Attila en 1968. Ekde la sekva jaro li instruis samloke en la universitato. Li doktoriĝis en 1975, kandidatiĝis en 1983, lia instrua rango estis docento. Ekde 1994 li estis nomumita katedrestro, post 2 jaroj li ricevis japanan stipendion. Li ricevis premiojn en 1987 kaj 1990.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • On a theorem of G. Birkho (1968)
  • On αi-products of automata (1978)
  • A note on the ν1-product (1988)
  • Operációkutatás (1997) – studenta lernolibro
  • On regular languages determined by nondeterministic directable automata (2005)

Fontoj redakti