Rohr SO

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Balmis)
- La mallongigo SO en Rohr SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rohr..

Rohr estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 91 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rohr
Blazono de Rohr
Rohr, vidita de la vilaĝeniro venante de Stüsslingen
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 639014 / 251273 (mapo)47.4111111111117.9555555555555Koordinatoj: 47° 25′ N, 7° 57′ O; CH1903: 639014 / 251273 (mapo)
Nombro de loĝantoj 91
Areo 2,25 km²
Alteco 578 m super marnivelo
Poŝtkodo 4655
Komunumkodo 2498
Mapo de Rohr
vdr

Geografio redakti

La plej malgranda komunumo de la distrikto Gösgen situas ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso en valkaldrono, kiu estas la fontregiono de la rivereto Stüsslingerbach. La plej alta punkto de la komunumo situas sude de la kulmino de la monto Geissflue sur alteco de 945 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝeto mem la setlejoj Rumpel en nordokcidento de la komunumo supre de la fonto de Stüsslingerbach, Stellirain en sudoriento kaj Balmis en nordo rekte sub la kulmino de Schafmatt-Pasejo. La valkaldrono en kiu situas la komunumo de tri flankoj estas ĉirkaŭita de montoj. Nur en sud tra la valo de Stüsslingerbach estas konekto al la Svisa Mezlando.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rohr limas en nordo al Oltingen (BL), en oriento al Erlinsbach, en sudoriento al Stüsslingen, en sudokcidento al Lostorf, kaj en okcidento al Zeglingen (BL).

Trafiko redakti

Rohr situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la pasejvojeto de Stüsslingen trans la Schafmatt-Pasejo al Oltingen. Al la publika transportreto Rohr estas konektita per buslinio al Dulliken.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rohr datiĝas el la jaro 1217 kiel Rôre. Ĝis en la 17-a jarcento la Schafmattpasejo havis signifon por la regiona komerco inter Soloturno kaj Bazelo. La vilaĝo dum mezepoko apartenis al la Senjorujo de Gösgen, kiu en la jaro 1458 estis aĉetia al la urbo Soloturno. En la jaro 1100 la Monaĥejo Einsiedeln konstruis en Rohr la kapelon konsekrita Sankta Ulriko, kiel pilgrima stacio apud la pilgrimejo de Alzaco trans Schafmatt-Pasejo al Einsiedeln. [1]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj signifoj kaj lokoj kun la nomo Rohr

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti