La Balta Lingvo (بلتی) estas lingvo parolata en Baltistano, en la Nordaj Areoj de Pakistano. Baltistano - antaŭ 1948 - estis parto de la provinco Ladaĥo. La lingvo estas sub-dialekto de la ladaĥa kaj arkaika dialekto de la Tibeta lingvo. Multaj el la konsonantoj kiuj estas silentaj en pli modernaj Tibetaj lingvaj dialektoj estas prononcataj en la Balta.

Balta lingvo
بلتی
(Balti)
lingvo • moderna lingvo
Ladakhi–Balti
Parolata en Pakistano kaj Barato
Regiono Kaŝmiro
Parolantoj 337 000
Skribo araba skribo, tibeta skribo, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Ĉinotibeta
Tibeto-Birma
Bodika (Bhotia?)
Bodiŝaj (??)
Tibeta lingvo
Okcidenta
Balta
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sit
  ISO 639-3 bft
  Glottolog balt1258
Angla nomo Balti
Franca nomo balti
vdr
En ĉi tiu artikolo temas pri la Balta lingvo de norda Pakistano. Por la lingvoj apud la Balta Maro en norda Eŭropo vidu la artikolon Baltaj lingvoj.

Baltanoj (Balti) redakti

Ĉiuj popoloj el diversaj rasoj, loĝantaj en Baltistano estas nomataj Balti. Balti estas derivita de la Greka nomo Byaltae de sBal-ti, kio en la tibeta signifas interkrutejo. La historiisto Ptolemeo, kiu ankaŭ estis generalo en la armeo de Aleksandro la Granda, nomis la regionon (Byaltae) en sia libro. Fakte Baltistan estas la Persa traduko de Baltijul, “La Hejmo (regiono) de Balti”. La popolo apartenanta al la necieto Balti loĝas sur ambaŭ bordoj de la rivero Induso de Kargilo (en la oriento) al Haramoŝo (en la okcidento) kaj de la montaro Karakoruma (en la nordo) al la ebenaĵo Deosai (en la sudo). En ĉi tiu nacieco la plejparto estas de Tibeta deveno. Tamen homoj migris al ĉi tiu areo en malsamaj periodoj de antikvaj tempoj, pro malsamaj kaŭzoj kaj, post kunfandado en la regantan tibetan socion, naskis novan civilizon. Ĉiuj ĉi tiuj miksrasaj grupoj parolas la baltan lingvon, kiu estas branĉo de la antikva tibeta lingvo. Tamen en iuj ruraj areoj, la Ŝina popolo ankoraŭ parolas la ŝinan lingvon.

La baltanoj estas tre sindetena, gaja, kaj gastama popolo. Dum la regado de la Rmakpon (de 12-a jarcento ĝis 1840 A.D.) ili invadis Ladakon kaj Tibeton en la oriento kaj Gilgiton kaj Ĉitralon multajn fojojn kaj tial igis ĉi tiun popolon agnoski ilian militajn kompetentecojn.

En la liberiga milito de 1947 ili ankaŭ plenumis multajn memorindajn farojn. La konata partio Padam plenumis neforgeseblajn kuraĝajn taskojn.

Skribsistemo redakti

Balti ankaŭ estas la nomo de la Tibeta alfabeto Balti, kiu estis anstataŭigita per la Persa alfabeto en la 17-a jarcento.

Lastatempe nombro da baltaj erudiciuloj kaj sociaj aktivuloj klopodas repopularigi la uzadon de la balta skribsistemo (Yige), kiu ankaŭ helpus konservi indiĝenan ladaĥan kaj baltan formon de kulturo kaj rasa idento.

Vortoprovizo redakti

La Balta lingvo kunhavas po 90% de sia vortoprovizo kun la najbara ladaĥa, kaj aldone al la dialktoj Amdo kaj Kxamo de nordorienta Tibeto. Tamen, ili ankaŭ adoptis vortojn de Ŝina, Buruŝaska kaj Persa lingvoj en la procezo Islamiĝado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

angle


Ŝablono:St-lang-stub