Ĉi tiu paĝo temas pri la urbo Banff en Alberto (Kanado). Por aliaj lokoj kun la nomo Banff, vidu Banff (apartigilo)

Banff estas la plej granda urbeto en Nacia Parko Banff en la kanada Rok-Montaro, sekve la plej alta urbeto en Kanado. Ĝi situas super la Akvofaloj Bow proksime al la kuniĝo de la riveroj Bow kaj Spray. Banff troviĝas ĉ. 135 km okcidente de Kalgario sur la Trans-Kanada Ŝoseo. Ĝi ankaŭ estas 58 km oriente de Lake Louise. La urbo nun estas la plej okcidenta membro de la Kalgari-Regiona Partneriĝo.

Banff
angle: Banff
urbo
Vido al Banff
Oficiala nomo: Banff
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Albertaj Rokoj
Parto de Kalgaria Regiono
Montaro Kanada Rok-montaro
Transporto -
 - ŝoseo Trans-Kanada Ŝoseo
Riveroj Bow, Spray
Situo Banff
 - alteco 1 384 m s. m.
 - koordinatoj 51° 10′ 41″ N 115° 34′ 19″ U / 51.17806 °N, 115.57194 °U / 51.17806; -115.57194 (mapo)
Areo 4,88 km² (488 ha)
Loĝantaro 7 584 (2011)
Denseco 1 554,1 loĝ./km²
Nacia parko Nacia Parko Banff
Orogenenezo
montariĝo
Tunnel Mountain
Fondita 1885
Gvidantaro Urbokonsilio de Banff
Urbestro John Stutz
Manaĝero Robert Earl
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T1L
Telefona antaŭkodo +1-403
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Banff, Alberta
Retpaĝo: www.banff.ca
Banff de sur Tunnel Mountain
Nordaj lumoj super Banff

Banff estas tre populara celloko por turistoj, fama kaj pro la monta pejzaĝo ĉirkaŭ ĝi kaj pro la varmaj fontoj apud ĝi. Krome Banff estas grava celloko por sportistoj kaj havas vastajn terenojn taŭgajn por migrado, montogrimpado, kaj skiado.

En Banff (Av. Banff ĉe Str. Caribou), fone: Kaskada Monto

Estas pluraj popularaj montoj preskaŭ tuj apud la urbeto, inter ili Monto Rundle (2.949 metrojn alta), Kaskada Monto (2.998 metrojn alta) kaj Monto Norquay (2.134 metrojn alta); ĉi-lasta havas flegitajn skiejojn kaj vojojn por montobiciklado ĉe Stoney Squaw. Telfero kun pendgondoloj estas disponebla por supreniri la Monton Sulphur (2.281 metrojn alta), de kies supra stacio vizitantoj povas laŭiri lignan promenejon al Montopinto Sanson. Ankaŭ ĉe Monto Sulphur estas unu el la plej popularaj vizitindejoj, la Supraj Varmaj Fontoj de Banff. Tunela Monto - iam nomita Monto de la Dormanta Bizono (angle: Sleeping Buffalo Mountain) - kuŝas senpere apud la urbo kaj estas tre populara celo de mallongaj promenoj: oni povas atingi la supron de la monto en malpli ol duona horo.

Banff regule gastigas la faman Televidan Mond-Festivalon de Banff kaj la Banff-a Festivalo de Montaj Filmoj.

Historio redakti

 
Hotelo Fairmont Fontoj de Banff

La urbon Banff fondis la Kanad-Pacifika Fervoja Kompanio en 1880 por ke ĝi servu kiel turisma celloko.[1] Komence, la urbo situis tie kie nun estas Lago Minnewanka, kaj ĝi nomiĝis Flanktrako 29 (je la KPF-linio). Ankoraŭ troveblas restaĵoj de la apuda mineja urbo Bankhead inter Lago Minnewanka kaj la nuna loko de Banff. Ĉi tiu urbo nomiĝis laŭ la skota urbeto Banff. La Fervoja Kompanio konstruigis plurajn grandajn hotelojn laŭ la fervoja linio kaj reklamis la Hotelon Fontoj de Banff kiel internacian turisman cellokon. Banff restas unu el la plej popularaj turismaj cellokoj de Kanado. En 1985 Unesko deklaris la Nacian Parkon Banff, kiel unu el la Parkoj de la Kanada Rok-Montaro, Monda Naturheredaĵo.

Debato redakti

Laŭ la municipo censo de 2005 8.352 banffanoj daŭre loĝis en la urbo. En ĉi tiu cifero inkluziviĝas tamen sezona "ombra" loĝantaro de 1.025 homoj. La kresko de la urbo lastatempe zorgigas mediprotektantojn, kiuj timas ke la urba kresko damaĝos al la sovaĝa naturo de la ĉirkaŭanta nacia parko. La federacia registaro jam respondis al ĉi tiuj zorgoj per limigo de urba evoluo en Banff kaj per regularo kiu permesas enloĝiĝon en Banff nur al tiuj, kiuj laboras en la urbo aŭ havas daŭran okupon en ĝi (kaj al iliaj familianoj).

Fonto: Statistiko Kanado[2]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Banff History. Arkivita el la originalo je 2006-08-18. Alirita 2006-07-09.
  2. [1] Arkivigite je 2007-11-28 per la retarkivo Wayback MachineStatistics Canada. 2006. Canada 2006 Census

Vidu ankaŭ redakti

  Lake Louise Skiferiejo Monto Norquay
Kaskada Monto
Lago Minnewanka  
Vilaĝo Sunshine

 
   Banff   
 

Radium Hot Springs Sulfura Monto Canmore