Barbara EDEN (denaske Barbara Jean Morehead; 23a de Aŭgusto, 1931) estas usona aktorino, kantistino kaj produktorino plej bone konata pro sia stelula rolo kiel Jeannie en la televidserio I Dream of Jeannie (1965–1970). Aliaj elstaraj roloj estas tiuj de Roslyn Pierce ĉe Elvis Presley en Flaming Star (1960), Lieutenant (JG) Cathy Connors en Voyage to the Bottom of the Sea (1961) kaj vidvino Stella Johnson en la filmo Harper Valley PTA (1978). Pro la sukceso de la filmo, Eden reprenis sian rolon kiel Stella Johnson en dusezona televida serio, samnoma Harper Valley PTA.

Barbara Eden
Persona informo
Barbara Jean Huffman
Naskonomo Barbara Jean Morehead
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1931 (1931-08-23) (92-jaraĝa)
en Tucson
Lingvoj angla vd
Loĝloko Beverly Hills vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater San Francisco Conservatory of Music • Abraham Lincoln High School • City College of San Francisco vd
Familio
Edz(in)o Michael Ansara vd
Infanoj Matthew Ansara vd
Profesio
Alia nomo Barbara Eden vd
Okupo televida aktoro • aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1956– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eden kun sia edzo Michael Ansara kiel Blua Ĝino.
Eden en 1987.

Ŝi ekkarieris por televido en 1955. Dekomence ŝi ricevis nur duarangajn rolojn, kaj en 1962 ŝi stelulis en The Wonderful World of the Brothers Grimm, Five Weeks in a Balloon kaj Swingin' Along. En 1963 ŝi stelulis en The Yellow Canary.

Ekde 1965 ŝi ludis la rolon de bela ĝino en la televidserio I Dream of Jeannie kiu daŭris kvin jarojn kaj 139 epizodojn. Ŝi plue aktoris laŭlonge de la cetero de la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti