La Barbstria silvio, Sylvia cantillans, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Tiu malgranda silvio reproduktiĝas en plej sudaj areoj de Eŭropo el Iberio al Grekio kaj nordokcidenta Afriko. Temas pri migrantaj birdoj, kiuj vintrumas laŭlonge de la suda bordo de Saharo. Ĝi estas vaganto tre for de la reprodukta teritorio kaj printempe kaj aŭtune tiom norde kiom ĝis Britio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Barbstria silvio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. cantillans'
Sylvia cantillans
(Pallas, 1872, Italio)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sylvia cantillans
Sylvia inornata iberiae

Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu havas distingajn masklan kaj inan plumarojn, temas pri kazo de seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas grizajn dorson (pli malhele ĉe flugilplumoj) kaj kapon, brikoruĝajn subajn partojn, kun helgriza ventro, kaj blankajn subvangajn striojn ("mustaĉojn"). La ino estas ĉefe bruna supre, kun pli griza kapo kaj blankeca sube kun rozkoloreca nuanco. La kanto de la Barbstria silvio estas rapida kaj sonoreca, iom simila al tiu de la Babilema silvio .

Tiu birdo ŝajnas rilata al la superspecio de la Sardia silvio plus la Tamariksilvio. Ili ĉiuj havas blankajn subvangajn blankajn areojn, malhelajn kapon ĉe maskloj, kaj nudajn okulringojn. Tiuj tri specioj estas rilataj al superspecio konsistanta el la Nigragorĝa silvio kaj la Cipra silvio, kiuj kunhavas ankaŭ la blankan subvangan areon kun nigro supre.(Shirihai et al. 2001,[1] Jønsson & Fjeldså 2006 [2])

La Barbstria silvio estas dividita en tri distingaj subspecioj, kiuj povus eble esti sufiĉe diverĝaj por konsideri ilin tri separataj specioj (Shirihai et al. 2001)[1]. La tri grupoj havas diferencajn masklajn plumarojn, distingajn alvokojn, kaj estas alopatriaj; necesas plia studado.

Tiuj grupoj estas la jenaj (sube menciataj areoj estas reproduktaj teritorioj; ĉiuj formoj vintrumas en Afriko):

La Orienta barbstria silvio diferenciĝas el la nomiga raso pro sia pli markataj blugrizaj supraj partoj, nigreca masko ĉe bridoj kaj orelkovriloj, brika ruĝecbruna koloro nur en gorĝo kaj brusto kaj tre markata el ampleksa blanka ventro, pli palaj flankoj kaj pli ampleksa blanka submustaĉa strio.[4]

Tiu estas birdo de seka malferma kamparo, ofte ĉe montetaj deklivoj, kun arbustoj por nestumado. La nesto estas kosntruita en malalta arbusto aŭ ulekso. La ino demetas 3-5 ovojn. Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ berojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia, pp. 24 - 30 in: Shirihai, Hadoram, Gabriel Gargallo and Andrea J. Helbig (2001) Sylvia warblers: Identification, taxonomy and phylogeny of the genus SylviaHelm Identification Guides ISBN 0-7136-3984-9
  2. Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  3. (2007) “Brief report: Habitat use by Moltoni’sWarbler Sylvia cantillans moltonii in Italy”, Ornis Fennica 84, p. 91–96.  [rompita ligilo]
  4. Duquet, Marc and Amine Flitti (2007) Éléments d'identification de la Fauvette passerinette orientale [Sylvia cantillans albistriata] Ornithos Vol. 14, no. 3, paĝoj 164 - 171 (en franca)

Eksteraj ligiloj redakti