Basileŭteroj, aŭ Basileuterus en la latina scienca nomo, estas birdogenro de Paruliedoj, ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko. Tiu estas unu el nur du genroj de parulioj kiuj estas bone reprezentata en Sudameriko. Plej verŝajne ties prauloj koloniigis Sudamerikon el la familia kerno en norda Centrameriko eĉ antaŭ kiam la du subkontinentoj ligiĝis, kaj sekva speciigo havigis plej parton de la parulispecioj de tiu regiono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Basileŭteroj
Basileuterus nigrocristatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Genroj de subdivizioj

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj. La majoritato de specioj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn. La kapo estas ofte rimarkinde markata per longa larĝa superokula strio, kolora krono aŭ kronostrioj, kaj ofte aliaj rimarkindaj kapomarkoj.

Multaj specioj ne estas bone studataj, sed tiuj kies reproduktaj kutimaroj estas konataj ĉiuj konstruas kupolan neston sur bordo aŭ grundo, kaj tiele tio estas supozeble tipa de la tuta genro.

Taksonomio redakti

Iam la du membroj de la genro Phaeothlypis estis foje inkludataj en Basileuterus.

Specioj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti