La Suda parulio (Basileuterus leucoblepharus) aŭ Blankabrova parulio, sed tiu nomo estas uzata por la Parula superciliosa, estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda parulio
Suda parulio
Suda parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. leucoblepharus'
Basileuterus leucoblepharus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo, kio estas kialo por la nomo, dum aliaj samgenranoj loĝas en pli nordaj areoj de Sudameriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, humidaj montararbaroj aŭ arbustaroj, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Ĝi estas tre moviĝema kaj fidema specio. La beko estas pli fajna ol tiuj de aliaj samgenranoj kaj ties fajfo estas akra. Ĝi montras malhelgrizan kronon kun pli helgrizan centran kronostrio. La supraj partoj estas olivecaj. Estas grizaj vizaĝo, nuko kaj subaj partoj (skvamecaj), sed la gorĝareo estas blanka. Estas blanka superokula strio kiu komencas per klara "larmomakulo" sed kiu poste svagiĝas kaj okulringo duondividita de traokula strio. La kruroj estas oranĝecaj. La irisoj estas malhelbrunaj.

Referencoj redakti