La Grizkapa parulio (Basileuterus griseiceps) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. griseiceps'
Basileuterus griseiceps
(Sclater & Salvin, 1869)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de nordorienta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj habitatofragmentado en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 910 km², kie loĝas el 2,500 al 10,000 individuoj. Tutcerte la specio iam estis pli multnombra. Ili loĝas en densa subkreskaĵaro en la interno aŭ bordoj de netuŝitaj subtropikaj arbaroj kaj naturaj klarejoj. Ĝi ŝajne survivas en tuŝitaj arbaroj se estas densa subkreskaĵaro (ekzemple de Heliconia), kaj oni supozas ke ĝi estas nepostulema pri habitatopostularo. Majoritato de specimenoj troviĝis je 1,400-2,100 m, sed foje tiom alte kiom ĝis 2,440 m, kaj tiom malalte kiom ĝis 1,000 m.

Ĝi estas 14 cm longa parulio olivverdeca (pli hela sube al flaveca) kun griza kapo. Ĝi havas tre olivverdecajn suprajn partojn pli malhele kun malhelbruneca nuanco ĉe flugiloj kaj vosto kaj brilflavajn subajn partojn. La griza kapo montras iom da nigreca strieco en krono kaj tre rimarkindan blankan punktomakulon inter bekobazo kaj supraokulo iom simila al tiu de la Larmoparulio kaj iom da blanka punkteco en orelkovriloj. La kruroj estas oranĝecaj.

La voĉo estas fajna “cek” kaj akraj alvokoj “zak” aŭ “ĉak”. Ĝi estas vidata ofte ĉe miksita kunmanĝantaro.

Reproduktado ŝajne okazas el majo al julio, kaj elnestiĝo okazas en aŭgusto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti