Beatrix Visy
Beatrix Visy [viŝi beatriks], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Visy Beatrix estas hungara kritikisto, esteto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
Beatrix Visy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1974 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1999) ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto kritikisto aesthetician (en) ![]() ![]() |
Biografio
redaktiBeatrix Visy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1993, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1999, estetikan diplomon en 2003 samloke. Ŝi akiris sciencan gradon Ph.D. en 2009. Ŝi laboris en la universitata instituto inter 2008–2010, poste ŝi estis asistanto en Szarvas en pedagogia kampuso de Universitato Reĝo Sankta Stefano. Post unu jaro ŝi estis levita lektoro, pli poste ŝi instruis en aliaj universitatoj, interrompe inter 2013-2021 ŝi esploris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Ŝi ricevis stipendiojn en 1998, 1999 kaj 2016, premion en 2016.
Elektitaj libroj
redakti- A macskakő nyolcadik élete: Műfaj, narráció, emlékezet Lengyel Péter prózájában (2007)
- Szavakkal körbe: Válogatott tanulmányok, kritikák (elektitaj studoj, kritikoj, 2015)
- Madártávlat és halszemoptika: Irodalomkritikák (kritikoj, 2017)
- „Nem ahogy ma szokás”. A narráció jegyei, szépirodalmi elbeszélőszerkezetek Babits Mihály Az európai irodalom története című művében (2017)