Bei Dao (ĉine simpligite: 北岛; ĉine tradicie: 北島; pinjine: Běi Dǎo; laŭlitera traduko: 'Norda Insulo', naskita la 2-an de aŭgusto 1949) estas la plumnomo de la ĉina-usona verkisto Zhao Zhenkai (ĉine simpligite: 赵振开; ĉine tradicie: 趙振開, pinjine: Zhào Zhènkāi). Inter la plej famaj ĉinlingvaj poetoj de sia generacio, li ofte estas rigardata kiel kandidato por la Nobel-premio pri Literaturo.[1] Krom poezio, li estas ankaŭ aŭtoro de noveloj kaj eseoj. Konata kiel disidento, li estas elstara reprezentanto de poezia skolo konata kiel "Nebula" aŭ "Obskura" Poezio.

Bei Dao
Persona informo
Naskonomo Zhao Zhenkai
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1949 (1949-08-02) (74-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj norma ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pekina Liceo n-ro 4 Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum de 1978
Verkado
Literatura movado Nebulaj Poetoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita en Pekino antaŭ la stariĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Bei Dao servis kiel membro de la Ruĝaj Gardistoj junaĝe. Tamen, seniluziiĝinte pri la Kultura Revolucio, li partoprenis en la Tiananmen-incidento de 1976 kaj kunfondis influan literaturan revuon nomatan Jintian (Hodiaŭ), kiu poste estis oficiale malpermesita en Ĉinio. Post kiam liaj poezio kaj aktivado inspiris la protestojn sur la placo Tiananmen en 1989, Bei Dao estis malpermesita en Ĉinio kaj ekziliĝis en la okcidento, loĝante kaj instruante en multaj landoj antaŭ ol sin instali en Usono.

Bei Dao ludis signifan rolon en kreado de nova formo de poezio en la ĉina literaturo, kiu ofte estas vidata kiel reago al la artaj limigoj de la epoko de Mao. Lia poezio estas vaste konata pro lingvaj eksperimentoj kaj akcepto de komplekseco, eĉ paradokso, en sia esplorado de individueco.

En la fruaj 80-aj jaroj, Bei Dao laboris ĉe la Esperanta oficejo en Fremdlingva Eldonejo kaj lernis Esperanton.[2]

Referencoj

redakti
  1. Beloit College. "Bei Dao", konsultita la 3-an de julio 2024.
  2. Errington, Jeffrey. "Fruitful Exchanges: Bonnie S. McDougall on Translation", konsultita la 3-an de julio 2024.