Belarta Muzeo de Korunjo

La Belarta Muzeo de Korunjo (galege: Museo de Belas Artes da Coruña) estas moderna konstruaĵo kiu troviĝas en la malnova konvento de la Klaranaj Kapuceninoj de Koruno aŭ Korunjo, Galegio, Hispanio.

Belarta Muzeo de Korunjo
Museo de Belas Artes da Coruña
3 el la etaĝoj de la muzeo
3 el la etaĝoj de la muzeo
Lando: Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Regiono: Flag of Galicia.svg Galegio
Urbo: Koruno
Adreso: Calle Zalaeta s/n
Koordinatoj: 43° 22′ 22″ N, 8° 24′ 0″ U (mapo)43.372765-8.399944Koordinatoj: 43° 22′ 22″ N, 8° 24′ 0″ U (mapo)
Situo de Belarta Muzeo de Korunjo
Museo de Belas Artes da Coruña
Belarta Muzeo de Korunjo
Museo de Belas Artes da Coruña
Malfermdato: 1995
Kolektoj: Hispana kaj eŭropa pentraĵoj
Surfaco: 5 000 m²
Retpaĝo: MuseoBelasartesCoruna.Xunta.es
Information icon.svg
vdr

PriskriboRedakti

La Belarta Muzeo de Korunjo fondiĝis en 1922 per Reĝa Ordo de la 24a de marto, sed tiam ĝi ne havis fiksan sidejon. Ĝia unua direktoro estis Ángel del Castillo. Inter la 23a de septembro 1947 kaj 1995, ĝia sidejo estis la Domo de la Konsulejo, cedita dank' al la iniciato de la pentristo Fernando Álvarez de Sotomayor. La nuna konstruaĵo, verko de la galega arkitekto Manuel Gallego Jorreto, inaŭguriĝis en 1995 kaj ricevis la Nacian Premion pri Arkitekturo de Hispanio en 1997.

Ĝi prezentas multajn verkojn devenantajn de la Prado-Muzeo, hispanajn kaj eŭropajn pentraĵojn de la 16-a ĝis la 20-a jarcento, kaj galegajn pentraĵojn de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Estas ankaŭ ekspoziciata granda kolekto de gravuroj de Goya kaj ceramikaĵoj de Sargadelos.

La biblioteko enhavas pli ol 18 500 presitajn librojn (referencajn verkojn, monografiojn, ekspoziciajn katalogojn ktp.) kaj gravan kvanton da hispanaj kaj alilandaj periodaĵoj kaj aŭkciaj katalogoj. Ĝiaj specifaj temoj estas historio de la galega, hispana kaj tutmonda artoj, kultura havaĵo, restaŭrado kaj konservado, leĝoj pri kulturo, muzeologio k.s.

ĈambrojRedakti

Ĉambro 1. Religia pentrarto de la 16a, 17a kaj 18a jc. el Italio, Flandrio kaj Hispanio. Temas pri bildoj sekvantaj la renesancaj reguloj. Ili konsistigas respondon de la katolika Kontraŭreformacio al la protestanta Reformacio: la uzo de bildoj praviĝas pro ilia instrua kaj adora valoroj. La kolekton kompletigas serio da moneroj de diversaj periodoj (de la romia epoko ĝis la 17a jc., inter kiuj elstaras tiuj fabrikitaj en la Reĝa Monfarejo de Koruno.

Ĉambro 2. Eŭropa religia pentrarto baroka de la 17a jc. el Flandrio kaj Hispanio. Rimarkindas du specoj: religia pentrarto, komisiita de la katolika eklezio por defendi katolikismon, kaj helena-romia mitologio (heroaj temoj, Herkulo kiel simbolo de la povo de monarkio). Aliaj novaj temoj estas muta naturo, floroj kaj ĉiutagaj scenoj. Enestas du verkoj de Rubens.

Ĉambro 3. Portretoj de la 18a jc., de la sobreco de la hispanaj Habsburgoj ĝis la eleganto de la italaj aŭ la bombasto de la francaj. Kontraste kun tiuj grandaj tolaĵoj, oni montras ankaŭ serion da miniaturaj portretoj de la 18a kaj 19a jc. kaj de la komenco de la 20a; ili montras la diversecon de skoloj en Eŭropo kaj aperas en skatoletoj, medalionoj kaj broĉoj.

Ĉambro 4. Pentrarto de la 19a jc., mendita de burĝoj por elstarigi sian socian prestiĝon. Troviĝas du konceptoj pri pejzaĝo: la romantika (fantazia, ekzemple de Jenaro Pérez Villaamil) kaj la realisma (ekzemple, de Ovidio Murguía, filo de Rosalía de Castro kaj Manuel Murguía, apartenanta al la t.n. Malsana Generacio, kiu pledis por renovigo de la galega pentrarto). Alia temo estas socia realismo, fontinta el engaĝiĝo kun la popolo. Aliflanke, en la dua duono de la 19a jc. naskiĝas la galega regionismo kaj la pentristoj turnas sian atenton al aktualaj temoj, popolaj rakontoj kaj historio.

Ĉambro 5. Ĉefaj aŭtoroj de la galega regionismo (fino de la 19a jc. kaj komenco de la 20a jc.). La aŭtoroj celas proksimiĝi al la galega kulturo per pejzaĝoj, moroj kaj homoj. Elstaras pejzaĝistoj kiel Francisco Lloréns kaj Manuel Abelenda kaj, en la sfero de skulptarto, Francisco Asorey. Estas rimarkinda la apero de pentristinoj, kiel Julia Minguillón k.a.

Ĉambro 6. En la 30aj jaroj de la 20a jc. naskiĝas la Renoviga Movado de la Galega Arto, kun gravaj artistoj kiel Carlos Maside, Manuel Colmeiro, Laxeiro kaj Luís Seoane: aŭtodidaktoj kiuj, dank' al stipendioj, vojaĝas en aliajn eŭropajn landojn kaj konatiĝas kun la novaj tendencoj en pentrarto. Post la eksplodo de la hispana enlanda milito, ili ekziliĝis. Aliflanke, Urbano Lugrís kaj Eugenio Granell disvolvas personajn versiojn de superrealismo. En la 60aj kaj 70aj jaroj aperas novaj konceptoj en pentrarto, kiel neformalismo aŭ lirikaj perspektivoj.

Ĉambro 7.Ensemblo de 233 bildoj de la grava hispana pentristo 19-jarcenta Francisco de Goya. Ili apartenas al la serioj Los caprichos, Los desastres de la guerra, Los disparates, La tauromaquia kaj la kopioj de verkoj de Velázquez.

Ĉambro 8. Ceramikaĵoj el la Reĝa Fabriko de Sargadelos, en la provinco Lugo, de ĝia kreiĝo en 1806 ĝis ĝia fermiĝo en 1876. Montriĝas tipaĵoj de la fabriko, kiel la famaj kvinfingraj florujoj kaj bierkruĉoj

Historia monumentoRedakti

Ĝi estas aparte protektata historia monumento RI-51-0001349[1]

BildgalerioRedakti

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti