Benedek Kiss
Benedek Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Benedek estas hungara poeto, tradukisto, membro de Hungara Arta Akademio (2007).
Benedek Kiss | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en Akasztó | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • Literatura tradukisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Benedek Kiss [1] naskiĝis la 19-an de marto 1943 en Akasztó.
Biografio redakti
Benedek Kiss frekventis gimnazion en Kalocsa, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967. Post siaj studoj li instruis jaron, ekde 1969 li estas profesia verkisto-tradukisto. Jam dum la studentaj jaroj li komencis poemadi, lia debuta poemo aperis en 1967. Baldaŭ li ofte vojaĝis al Bulgario. Li ricevis premiojn ekde 1971, eĉ en 2018 li ricevis premion Kossuth.
Elektitaj poemlibroj redakti
- Gazdátlan évszak (1970)
- Csiga, csiga, facsiga (porinfana libro, 1976)
- Szemem parazsa mellett (1982)
- A világ örökbefogadása (elektitaj poemoj, 1988)
- Szűkülő szemmel (1994)
- Sára könyve (porinfana libro, 1999)
- Nyáresti delírium (2003)
- Apokrif litánia (2009)
- Lombjukat a fák elejtik (2014)
Liaj tradukaĵoj redakti
- K. Staniŝev: Mesék a híres vándorcirkuszról (1981)
- Karalijĉev-Todorov: A gólya Szilján (1984)
- poemoj de Ivan Canev (1985)