Benoist Apparu (naskiĝi la 24-an de novembro 1969 en Tuluzo (Haute-Garonne) estas franca politikisto. Li estis delegita ministro, komisiita pri loĝado de la 22-a de februaro 2012 ĝis la 10-a de majo 2012, post estinta subministro. Li estas urbestro de Chalons-en-Champagne ekde la 5-a de aprilo 2014.

Benoist Apparu
Persona informo
Naskiĝo 24-a de novembro 1969
en Tuluzo (Haute-Garonne)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd
Partio RPR
UMP
Profesio
Okupo politikisto • konstanta politikisto • Q97767869 vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Urbestro de Châlons-en-Champagne
Dum 5-a de aprilo 2014
Antaŭulo Bruno Bourg-Broc
Deputito de la 4-a distrikto de Marne
Dum 20-a de junio 200723-a de julio 2009
Sekvanto Bruno Bourg-Broc
Dum 17-a de junio 2012
Ministro komisiita pri loĝado
Dum 22-a de februaro 201210-a de majo 2012
Sekvanto Cécile Duflot
Subministro komisiita pri loĝado
Dum 14-a de novembro 201022-a de februaro 2012
Sekvanto Li mem
Subministro komisiita pri loĝado kaj urboplanado
Dum 23-a de junio 200913-a de novembro 2010
Sekvanto Li mem
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Originoj kaj familio redakti

Benoist Apparu infane vivis en familio de du infanoj. Lia frato, Thierry, estas ĵurnalisto ĉefredaktoro por la televidkanalo Monaco Info.

Benoist Apparu diplomiĝis pri afera internacia juro.

Politika supreniro redakti

Li ekaktivis politike en 1989 en RPR kiel delegito de la junuloj RPR de la distrikto de Alain Juppé en la 18-a arondismento de Parizo poste li fariĝis nacia prezidanto de la junuloj RPR de 1994 ĝis 1996[1] kaj fariĝis parlamenta asistanto de Bruno Bourg-Broc.

Li estis elektita en marto 2001, vicurbestron de Châlons-en-Champagne komisiitan pri junularo kaj komunikado poste pri daŭriva evoluigo kaj vivmedio ekde marto 2008 sekve de la reelekto de Bruno Bourg-Broc. En aprilo 2008, li estis ankaŭ elektita vicprezidanto de la aglomera komunumaro delegita pri medio kaj daŭriva evoluigo. En 2002, li fariĝis asistantarestro de la ministro delegita pri lerneja instruado poste ppri kunlaborado Xavier Darcos. Inter 2005 kaj 2007, li estis konsilanto poste vicdirektoro de la asistantaro de la ministro delegita pri socia kunrilateco, Catherine Vautrin.

Li kandidatiĝis en la deputitaj balotoj de 2007 kun kiel anstataŭanto Bruno Bourg-Broc, kaj venkis en la 4-a distrikto de Marne en la dua balotvico, per 59 % de la voĉoj. Li estis unu el la francaj politikistoj, kiuj uzis telefonajn aŭtomatojn al siaj balotantoj : proksimume 20 000 preregistritaj vokoj estis faritaj al individuoj por sentivigi ilin pri sia kandidatiĝo. En la parlamenta periodo 2007-2012, li estis raportanto por la leĝo LRU pri aŭtonomeco de la universitatoj de 2007.

En la registaro redakti

La 23-an de junio 2009, li eniris la duan registaron de François Fillon kiel subministro komisiita pri loĝado kaj urboplanado, ĉe Jean-Louis Borloo, ŝtatministro, ministro pri ekologio, energio, daŭriva evoluigo kaj maro, komisiita pri verdaj teknologioj kaj traktadoj pri klimato[2]. Li restis je la sama posteni en la 3-a registaro de François Fillon ĝis la 22-a de februaro 2012, eĉ se urboplanado malaperis el lia titolo. Je tiu dato, li fariĝis ministro delegita pri loĝado. Tiu promocio klariĝis per la demisio de sia supera ministro, Nathalie Kosciusko-Morizet, nomumita proparolanto de la kampanjo de Nicolas Sarkozy, kaj la alligo de la daŭriva evoluigo rekte al la ĉefministro.

En februaro 2011, li deklaris ĉe radio RMC voli faciligi « la konstruon de moskeoj » inkluzive kun helpo de la ŝtato, post modifo de la leĝo de 1905[3]. Li tiam precizigis :

 
 Eĉ se tio kontraŭas la leĝon de 1905, necesos modifi ĝin, se necesos 

[4]. Samjare 2011, li eniris la influklubon Le Siècle[5].

Opozicia deputito redakti

En 2012, li rekandidatiĝis en la deputitaj balotoj en la 4-a deputita distrikto de Marne kun Agnès Person, urbestro de Saint-Hilaire-le-Grand, kiel anstataŭantino. En la dua balotvico, li venkis la departementan konsilianon PS Rudy Namur per 52,49 % de la voĉoj[6]. Post la venko de la maldekstro, li sidis kun UMP en la opozicio.

La 18-an de julio 2012, li demisiis de la Regiona Konsilio de Ĉampanjo-Ardenoj por konformi al la leĝo pri nekumulo de mandatoj. Li preferis konservi sian mandato de vicurbestro kiun li taksas

 
 pli ligita al proksimeco 

[7].

Li estas ekde 2012 profesoro pri francaj politikaj institucioj en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, en la eŭropusona kampuso de Reims. Li ankaŭ instruas pri rajto al loĝado en la kampuso de Parizo.

Kandidato kiel listokapo en la municipaj balotoj de marto 2014 en Châlons-en-Champagne, la eliranta urbestro Bruno Bourg-Broc, de kiu Benoist Apparu estis vicurbestro, ne rekandidatiĝis[8] ; li venkis en la dua balotvico fronte al la socialista kandidato kaj al la nacifrontista per 46,49 % de la voĉoj.

Politikaj pozicioj redakti

Benoist Apparu estas inter la proksimuloj de la urbestro de Bordeaux Alain Juppé kaj deklaras apartenon al

 
 droite moderne, ouverte kaj généreuse (eo: moderna, malferma kaj malavara dekstro) 

. Pri edukado, Benoist Apparu favoras restrukturadon de la tuto de la eduka sistemo, propononate por ekzemplo fandiĝon de la unuagradajn lernejojn kun la kolegioj[9].

La 23-an de januaro 2013, li sciigis ke li voĉdonos favore al la leĝprojekto stariganta la geedziĝon por ĉiuj, kio faris de li, post Franck Riester, la 2-a deputito UMP favora al la geedziĝo de samseksuloj[10]. Ili estis la du solaj deputitoj de ilia frakcio, kiuj voĉdonis favore al la teksto en la 1-a kaj en 2-a ekzameno[11],[12].

Detalo de mandatoj kaj postenoj redakti

Rgistaraj postenoj
  • 22/02/2012 - 10/05/2012: Delegita ministro komisiita pri loĝado
  • 14/12/2010 - 22/02/2012 : Subministro komisiita pri loĝado
  • 23/06/2009 - 13/11/2010 : Subministro komisiita pri loĝado kaj urboplanado
Parlamentaj mandatoj
  • 20/06/2007 - 23/07/2009 : deputito de la 4-a distrikto de Marne
  • ekde la 16/06/2012 : deputito de la 4-a distrikto de Marne, reelektita la 17/06/2012
 
Okaze de la 14-a de julio 2014 kun la regiona prefekto kaj la generalo de ĝendarmaro.
Lokaj mandatoj
  • 21/03/2010 - 18/07/2012 : regiona konsiliano de Ĉampanjo-Ardenoj
  • 19/03/2001 - 05/04/2014 : vicurbestro de Châlons-en-Champagne
  • ekde aprilo 2008 : vicprezidanto de Aglomera komunumaro de Châlons-en-Champagne
  • ekde la 05-a de aprilo 2014 : urbestro de Chalons-en-Champagne
  • prezidanto national des jeunes RPR (1997) ; délégué national chargé des universitatoj au RPR (1998-1999) ;
  • departementa sekretario de UMP de Marne (2003-2006)
Politikaj postenoj
  • nacia prezidanto national de la junuloj de RPR (1997)
  • nacia delegito RPR komisiita pri universitatoj (1998-1999)
  • departementa sekretario de UMP de departemento Marne (2003-2006)
  • ekde decembro 2010 prezidanto de la federacio UMP de Marne

Verkoj redakti

  • (2009) Faut-il plus de compétition en la Fac ?, p. 77. ISBN 2210747872.
  • La urbo est-elle politique ? diskuto inter Benoist Apparu kaj Jean-Yves Mano, eld. "Éditions Archibooks", kolekto gvidata de Isabelle Rey-Lefevre, 2011, Parizo
  • Benoist Apparu, J'aime Châlons, Chapitre 2014, 2013, eld. "Les éditions du fil rouge"

Notoj kaj referencoj redakti

  1. [rompita ligilo] Benoist Apparu, tridekulo kun longaj dentoj por la loĝado, Libération
  2. Registarmodifo: Hortefeŭ al internaj aferoj, Darcos al la laboro. Agence Francio Presse (la 23-an de junio 2009). Arkivita el la originalo je 2010-01-28. Alirita la 23-an de junio 2009.
  3. Apparu por faciliter la construction de mosquées. Agence Francio Presse (la 17-an de februaro 2011). Arkivita el la originalo je 2011-02-22. Alirita la 20-an de februaro 2011.
  4. Benoist Apparu volas "faciligi la konstruon de moskeoj" Arkivigite je 2011-02-22 per la retarkivo Wayback Machine Nouvelobs.com kun AFP, la 18-an de februaro 2011
  5. Emmanuel Ratier, « Le Siècle 2012 », Faits kaj Documents n°328, 15-31-an de januaro 2012.
  6. Rezultoj de la deputitaj balotoj de 2012 en la 4-a distrikto de Marne. Alirita la 8-an de aŭgusto 2012.
  7. AFP (julio 2012). “Apparu demisiis de la Regiona Konsilio”, Le Figaro. Alirita la 8-an de aŭgusto 2012.. 
  8. Municipaj balotoj 2014 : Benoist Apparu kandidato UMP en Châlons-en-Champagne. Arkivita el la originalo je 2015-05-31. Alirita la 30-an de septembro 2013..
  9. Anne Rovan (januaro 2012). “Apparu, ministro sur la lanĉa ramplo”, Le Figaro. Alirita la 8-an de aŭgusto 2012.. 
  10. (januaro 2013) “La eksa ministro UMP Benoist Apparu voĉdonos favore al la geedziĝo por ĉiuj”, Têtu. Alirita la 23-an de januaro 2013.. 
  11. Analizo de la baloto n° 259 : Publika baloto pri la tuto de la leĝprojekto rajtiganta geedziĝon al paroj de samseksaj personoj. Alirita la 17-an de oktobro 2013..
  12. Analizo de la baloto n° 511 : Publika baloto pri la tuto de la leĝprojekto rajtiganta geedziĝon al paroj de samseksaj personoj (2-a ekzameno). Alirita la 17-an de oktobro 2013..

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti