Hermrigen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Berg (Hermrigen))

Hermrigen estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Hermrigen
Blazono de Hermrigen
Blazono de Hermrigen
Blazono de Hermrigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 4′ 51″ N 7° 14′ 40″ O / 47.08083 °N, 7.24444 °O / 47.08083; 7.24444 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 51″ N 7° 14′ 40″ O / 47.08083 °N, 7.24444 °O / 47.08083; 7.24444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 246
Areo 3,42 km²
Alteco 513 m super marnivelo
Poŝtkodo 3274
Komunumkodo 0737
Mapo de Hermrigen
Mapo de Hermrigen
Mapo de Hermrigen
vdr

Geografio redakti

Hermrigen situas en la Berna Lagolando proksimume 6 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Hermrigen la setlejoj Berg kaj Riedacher kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,42 km², de kiuj 42,0% estas kovritaj de arbaro, 50,1% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Hermrigen limas en nordo al Bellmund, en oriento al Merzligen, en sudoriento al Kappelen, en sudo al Bühl, en sudokcidento al Epsach, en okcidento al Mörigen, kaj en nordokcidento al Sutz-Lattrigen.

Trafiko redakti

Tra Hermrigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235 de Nidau al Aarberg. Flankaj vojoj kondukas al Mörigen kaj Merzligen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 4 kilometrojn oriente apud Lyss. Per buslinio de Nidau al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hermrigen datiĝas el la jaro 1249 kiel Hermeringen. Dum mezepoko bienposedantoj estis nobelaj familioj de Jegistorf, Schüpfen kaj Oltigen kaj la Abtejo Frienisberg. En la jaro 1335 Ulriko de Sutz vendis sian havaĵon en Hermrigen al la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau. En la jaro 1398 Hermrigen fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin integris al la tribunala kvartalo Merzligen-Niklaus de la Kamparvoktejo Nidau.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti