Bernard Bosson
Bernard Bosson estas franca juristo kaj politikisto, kiu naskiĝis je la 25-a de februaro 1948 en Annecy. Sian universitatan edukon li akiris en la jura fakultato de la Kolegio Sankta Mikaelo (Collège Saint-Michel) en Annecy.
Li engaĝiĝas en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF). Interalie li ekde la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 2-an balotan distrikton de la departemento Haute-Savoie.
En la Ministraro dua de Jacques Chirac de la 20-a de marto 1986 ĝis la 10-a de majo 1988 li servis kiel subministro pri eŭropaj aferoj, kaj en la ministraro de Édouard Balladur de la 29-a de marto 1993 ĝis la 16-a de majo 1995 servis kiel ministro pri ekipado, transporto kaj turismo.