Bernhard Jobin (naskiĝis antaŭ 1545; mortis en 1593) estis germana libropresisto kaj eldonisto. Li eble devenis el Porrentruy (france, germana nomo Pruntrut) en la kantono Ĵuraso de Svislando, kaj en 1560 kiel lignogravuristo kaj membro de la gildo de libropresistoj akiris civitanecon de la urbo Strasburgo. Liaj unuaj presaĵoj aperis en 1566, signitaj per lia presista simbolo de imperiistra busto kun la latina skribaĵo sapientia constans. En 1567 li edziĝis al Anna Fischart, fratino de la fru-nov-altgermana verkisto Johann Fischart, kies literaturajn verkaĵojn li ekde la jaro 1570 preskaŭ komplete eldonis.

Bernhard Jobin
Persona informo
Aliaj nomoj Bernhart Jobin • Bernhardt Jobin • Ursino Gottgwin • Ursino Gottgwinn • Gangwolf Suchnach • Bernardus Jobinus • Culkus, Schalkus, Winkalbus • Jazygibus Metanastis • Guttmann Tuiscum
Naskiĝo 1-an de januaro 1501 (1501-01-01)
en Porrentruy
Morto 1-an de januaro 1593 (1593-01-01) (92-jaraĝa)
en Strasburgo
Okupo
Okupo presisto • redaktisto
vdr
la strasburga katedralo, lignogravura presaĵo de Bernhard Jobin el 1574

Li eldonis gravajn originalajn lteraturaĵojn de la epoko, aparte pri la satira kritiko de needukita konduto, sed ankaŭ unuajn germanajn tradukojn de verkaĵoj de francaj kaj nederlandaj verkistoj, religiajn kantarojn, jurajn, historiajn kaj medicinajn faklibrojn. Inter la verkistoj de la en lia presejo publikigitaj libroj estas interalie Paracelso, Nikolaus Reusner, Arnoldo de Vilanova, Nicodemus Frischlin kaj François Rabelais. Krome li produktis grandan nombron de unufoliaj metal- kaj lignogravuraj presaĵoj kaj flugfolioj.

Post lia morto en 1593, probable en Strasburgo, unue liaj heredantoj komune, poste sole lia filo Tobias, transprenis la presejon. En 1604 la presejo transiris en posedon de la libropresisto Johann Carolus.

Literaturo redakti

  • Rudolf Schmidt: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker. ("Germanaj librovendistoj. Germanaj libropresistoj.") Berlino 1902–1908, paĝo 516 (zeno.org)
  • Bruno Weber: „Die Welt begeret allezeit Wunder“: Versuch einer Bibliographie der Einblattdrucke von Bernhard Jobin in Straßburg. Gutenberg-Jahrbuch (1976) paĝoj 270-290
  • Josef Benzing: Jobin, Bernhard. En: Neue Deutsche Biographie (NDB, "nova germana biografio"). Volumo 10, eldonejo Duncker & Humblot, Berlino 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 444 (ciferece).
  • Jakob Franck: Jobin, Bernhard. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB, "ĝenerala germana biografio"). Volumo 14, eldonejo Duncker & Humblot, Lepsiko 1881, S. 98–101.