Bernhard LUDWIG (naskiĝinta la 18-an de novembro 1948 en Steyr, mortinta la 15-an de aŭgusto 2023 en Vieno[1]) estis aŭstra kabaredisto. Kiel diplomita psikologo kaj psikoterapiisto li bonege enŝovis tiajn temojn kaj metodojn en la scenejajn programojn. Li konatiĝis ankaŭ kiel populariganto de la alternativa maldikiĝ-nutriĝmetodo 10in2 bazite sur kun ritma fastado.

Bernhard Ludwig
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1948 (1948-11-18)
en Steyr
Morto 15-an de julio 2023 (2023-07-15) (74-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo psikoterapiisto • psikologo
vdr

Vivo redakti

Post provo studi medicinon Ludwig karieris psikologie kaj psikoterapie. Lia fokuso estis je kondutterapiaj mezuroj ĉe pacientoj suferantaj je obezeco, alta sangopremo kaj apopleksi-sperto. Krome interesiĝas li pri interpretado de biologiaj reagoj kaj ofertis strategiojn de plibonigo de laborloka etoso al firmaoj.

Ja influis lin la provoka terapimetodo de Frank Farrelly tiel ke li komenciis informiĝi pri terapi-apoganta humuro. De 1992 Ludwig sursceneje prezentis sin en la sfero de kabareta arto. Spertojn el sia ĉiutaga psikoterapi-laboro li efekte direktis kabaredejen. Li mem nomis tiajn programojn seminaria kabaredo pro ke oftege li ja sukcesis konvinki la spektantaron pri modernaj solvoj por sanproblemoj.

Ege konataj estis liaj kabaredaj epizodoj pri lerno de amora nekontenteco (Anleitung zur sexuellen Unzufriedenheit) dum kiuj viroj kaj virinoj instruadis en du dividitaj grupoj. Ludwig al ili promesis povi ŝpari la monon de ĉ. 10 horoj da konsultado ĉe seksologo. Poste ĝi ankaŭ en filma versio aperis.

Aliaj konataj klerismaj agoj de Ludwig temis pri apopleksioj (Anleitung zum Herzinfarkt) kaj pri dietaj frenezoj (Anleitung zum Diätwahnsinn). Ludwig krome publikgis kelkajn programojn libre kaj komikse, parte ankaŭ en angla traduko. De 2002 li eĉ buŝe faris anglalingvajn programojn sursceneje.

Ĉe 10in2 - Lustvoll Leben (kio ankaŭ libroforme haveblas) li reklamis nutriĝfilozofion kiu ĉe li mem efikis: nome manĝi normale ĉiun duan tagon nur - kun korpa moviĝo/sportumado dum la nemanĝo-tagoj. Tion li faris populara kune kun la kuracisto Erwin Haas.[2] Klasikajn [dieto (nutrado)|dietojn]] li rifuzis montrante iliajn danĝerojn.

Honoroj redakti

En 1999 oni aljuĝis al Ludwig la aŭstrian kabaredistan premion Kabarettpreis Karl.[3] En 2005 li ekrajtis honore titoliĝi Professor pro longaj meritoj pri sciencoj kaj ties perado.[4]

Verkoj (elekto) redakti

  • Anleitung zur sexuellen Unzufriedenheit, eldonejo Georg Hoanzl, Vieno 2002
    • Anleitung zur sexuellen Unzufriedenheit (komikso); verkis Günther Payr kaj desegnis Tim Jost (2005).
  • Anleitung zum Dickwerden. Aufspecken durch Diät, Heyne, München 1995, ISBN 3-453-03340-X
  • kun Erwin Haas kaj Alma Sonnleitner: Die „Morgen darf ich essen, was ich will“-Diät, Gräfe und Unzer, 2011, ISBN 978-3-8338-2736-5
  • Die Nobelpreis-Methode. Gräfe und Unzer, 2019, ISBN 978-3-8338-6855-9.
  • kun Ronny Tekal: Das Wundermüsli. Gräfe und Unzer, 2020, ISBN 978-3-8338-7539-7.
  • kun Ronny Tekal: Anleitung zum Diätwahnsinn. Gräfe und Unzer, 2021, ISBN 978-3-8338-7738-4.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti