Bernhard WAIBEL (ankaŭ Weibel; naskiĝinta la 7-an de aprilo 1617 en Konstanz, mortinta la 19-an de aprilo 1699 en Salcburgo) estis germana teologo, monaĥo kaj altlerneja profesoro.

Vivo redakti

Jam antaŭ frokuliĝo ĉe la benediktanoj de Einsiedeln li estis studinta teologion. En januaro 1638 li faris siajn votojn kaj iĝis en marto 1639 subdiakono, en decembro 1639 diakono. La sacerdota ordinacio okazis en 1641. Samjare li estis sendita kun tri samordenanoj al Liono. Post ties mortoj Waibel sole travojaĝis en 1643 Franclandon. En aprilo 1649 li nomumiĝis apostola sekretario (protonotarius) kaj krome estro de la novicoj kaj profesoro pri teologio. Ekde julio 1649 li estis oficiala konfesprenanto ĉe la monaĥinoj de Trachslau (Einsiedeln). Nomumiĝo je prezidanto de la Fratio de la Rozario de Einsiedeln sekvis en 1650.

Lia kariero daŭris en decembro 1653 kun la paroĥestreco de Einsiedeln, profesoreco pri filozofio (1653) kaj ree la estreco super la novicoj. Vokiĝo al la Salcburga universitato venis en oktobro 1657 por sekurigi tie la instruadon pri spekulativa teologio kaj ekzegezo. Magistriĝo pri teologio fariĝis Salcburge en januaro 1658.

Salcburge oni nomumis lin krome princĉefepiskopan konsiliston kaj imperiestran sekretarion. Li rektoris ĉe la konvento de Arkiabatejo Sankta Petro kaj vickancelieris ĉe la Salcburga universitato (inter 1665 kaj 1667). Paralele li iamfoje ankaŭ altlerneja dekano.

En 1667 reirote estis al Einsiedeln kie li plenumis diversajn oficojn (inspektisto klostra, vicprioro, konsilisto).

En 1671 li venis rektoronte al Maria Plain por trejni junajn instruistojn por altlerneja agado. Jam de Maria Plain li aktivis kiel konfesprenanto de la monaĥinoj de Nonnberg. En 1681 tio oficialiĝis. Kontraŭ proponita reiro Svislandon protestis kaj lia arkiepiskopa moŝto Johann Ernst von Thun kaj la abatino de Nonnberg.

Liaj verkoj ofte temigis demandojn pri moralo kaj iliaj kuntekstoj juraj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Selectarum difficultatum disputatio theologica de jure et justitia, Meyer, Salcburgo 1660
  • Theses theologicae de augustissimo missae sacrificio, Meyer, Salcburgo 1662
  • De natura theologiae et de existentia et essentia Dei, 1664
  • Disputatio de iurisdictione poenitentiali, 1669
  • Miracula Sancti Patris Benedicti cum apologia et defensione numismatum et crucis Sancti Benedicti, 1675

Literaturo redakti

  • Art. „Weibel, Bernhard“ fare de Johann Friedrich von Schulte, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 41 (1896), p. 442 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti