Bertrand du Guesclin

Konestablo de Francio
(Alidirektita el Bertrand Du Guesclin)

Bertrand du GuesclinBertrand Duguesclin (naskiĝis ĉirkaŭ 1320 en Broons apud Dinan, Bretonio, Francio; mortis la 13-an de julio 1380 sieĝanta la kastelon de Châteauneuf-de-Randon) estis konestablo de Francio.

Bertrand du Guesclin
Statuo de Bertrand du Guesclin en Dinan
Statuo de Bertrand du Guesclin en Dinan
Persona informo
Bertrand Du Guesclin
Naskiĝo ĉirkaŭ 1320
en Broons, Bretonio
Morto 13-a de julio 1380
en Châteauneuf-de-Randon, Francio
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Lingvoj meza franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Olivier du Guesclin vd
Edz(in)o Jeanne de Laval-Tinténiac • Tiphaine Raguenel vd
Profesio
Okupo militistokavaliro vd
Aktiva dum 1335– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Dum la bretona heredmilito (1341-1364) inter Johano de Montfort kaj Johana de Pentievro, kies edzo estis Karolo de Blezo, Bertrand du Guesclin estis en la partio de Johana de Pentievro kun la francoj. La angloj estis flanke de Johano de Montfort.

En 1357, Bertrand du Guesclin partoprenis en la defendo de Rennes kaj de Dinan sieĝataj de la duko de Lankastro.

En 1364, li estris la armeon de la franca reĝo Karolo la 5-a, kiu venkis la armeon de la angloj en Cocherel. Sed samjare, li malvenkis en la batalo de Auray, en kiu Karolo de Blezo mortis. Li estis kaptita en tiu batalo kaj la franca reĝo devis pagi grandan ostaĝsumon por liberigi lin.

Poste, laŭ peto de la franca reĝo, li gvidis la Grandajn Kompaniojn (grupo de maldungitaj soldatoj, kiuj prirabis urbojn kaj kamparon) al Hispanio, pretekste de krucmilito kontraŭ la maŭroj sed fakte por helpi Henriko-n de Trastamare kontraŭ Petro la Kruela por la reĝlando de Kastilio.

En 1370, li revenis en Francion por fariĝi konestablo de Francio kaj plu batali kontraŭ la angloj.

Morto redakti

 
La morto de Bertrand du Guesclin dum la sieĝo de Châteauneuf-de-Randon en 1380.

Julie 1380, Bertrand du Guesclin mortis dum paŭzo en la sieĝado de la kastelo de Châteauneuf-de-Randon. Verŝajne pro trinkego de malvarmega akvo post batalo subsuna. Fine de la paŭzo la sieĝatoj alportis la ŝlosilojn de la loko sur lian ĉerkon.

Nur lia koro revenis al Dinan, ĝi estas ankoraŭ nun en la preĝejo Saint-Sauveur. Lia ostaro estis entombigita en la Baziliko de Sankta Denizo, kie estas entombigitaj la reĝoj de Francio, apud Parizo.

Eksteraj ligiloj redakti