Bezares [beZAres] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la centrokcidento de la regiono. La loknomo Bezares estas etimologie rilatebla al betulo, eble komprenebla kiel Betulejo, el regiona nomo biezo.[1]

Bezares
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26312
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 2° 40′ U (mapo)42.370277777778-2.6708333333333Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 698 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bezares (Provinco Rioĥo)
Bezares (Provinco Rioĥo)
DEC
Bezares
Bezares
Situo de Bezares
Bezares (Hispanio)
Bezares (Hispanio)
DEC
Bezares
Bezares
Situo de Bezares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bezares [+]
vdr
La municipa teritorio de Bezares, en la okcidento de la regiono.
La preĝejo de Bezares.

Geografio redakti

Bezares estas je 28 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 8 km de Nájera, komarka ĉefurbo.

Ĝi estas je 717 m.s.m. ĉirkaŭita de la municipoj Arenzana de Arriba, Manjarrés kaj Santa Coloma, kaj limas tra la monto, kun Castroviejo.

Ĝia malgranda municipa teritorio de 4,5 km havas pejzaĝon de terasoj de la valo de la rivero Yalde. Bezares estas ĉirkaŭita de diversaj montoj: nome Aserradero kaj Moncalvillo.

Ĝi estas tre aparta loĝloko kun komunikvojo nur laŭ la regiona ŝoseo LR-429 tra Arenzana de Arriba al Tricio nordokcidente kaj tra la montaro al pli proksima Santa Coloma oriente trans la rivero Yalde. Ĝi estas je 698 metroj super marnivelo.

Historio redakti

La plej frua dokumenta mencio datas de la 1020: "Santa Columba de Bezares", kiu povas refernci ĉu al Bezares ĉu al Santa Coloma. En 1137 en donaco fare de Alfonso la 7-a al la monaĥejo de Santa María la Real de Nájera la loko estis nomita "Bizares".

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1900-aj jaroj oni malaltiĝis el 132 loĝantoj ĝis la nunaj 25. Sed somere la loĝantaro pliiĝas.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de betoj, tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ ŝafoj kaj bovoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo ktp.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Pascual RIESCO CHUECA, “Medio natural y poblamiento en la toponimia mayor de Zamora” Arkivita la 12an de Aprilo 2012 en Wayback Machine., el Anuario 2000, Instituto de Estudios Zamoranos "Florián de Ocampo", Diputación de Zamora, pp. 449-500.