Bima (indonezie Kota Bima) estas marhavena urbego en la insulo Sumbavo (kie Bima estas la plej granda), geografie en Malgrandaj Sundaj Insuloj, administra regiono sudorientaj insuloj (Indonezio), en provinco Okcidentaj sudorientaj insuloj en Indonezio. Bima konsistas el 5 distriktoj.

Bima
urbo de Indonezio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136 492  (2015) [+]
Loĝdenso 614 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 28′ S, 118° 43′ O (mapo)-8.46667118.717Koordinatoj: 8° 28′ S, 118° 43′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 222,25 km² (22 225 ha) [+]
Bima (Indonezio)
Bima (Indonezio)
DEC
Bima
Bima
Situo de Bima

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bima, Indonesia [+]
vdr
Panoramo de Bima

Geografio redakti

Bima situas en la nordorienta marbordo de insulo ĉe orienta marbordo de granda golfo, sed la suda marbordo ne estas tro for. Provinca ĉefurbo Mataram troviĝas 285, Denpasar 381, Kupango 564, Kendari 671, Surabajo 672, Balikpapan 839, Paluo 865, Jogjakarto 921, Semarang 929, Ambon 1181, Bandungo 1235, Manado 1310, ĉefurbo Ĝakarto 1336, Pontianak 1408, Bandar Lampung 1523, Sorong 1635, Palembang 1662, Batam 1951, Pekanbaru 2163, Jayapura 2526, Medano 2600, Banda Aceh 3032 kilometrojn (aere) [1].

 
Ŝipo en la haveno

Historio redakti

Bima iam estis unu el la kvar sultanlandoj sur la insulo Sumbavo. De 1620 ĝis 1958 ĝi estis ĉefurbo de la Bima Sultanlando. Depost la kolonia nederlanda erao inter 1942-1945 japana dominado okazis.

Ekonomio redakti

Bima havas varian ekonomion, kiu konsistas el servoj, agronomio, hejma industrio, turismo. La urbego havas komercan zonon.

Religio redakti

Plimulto de la loĝantaro en Bima estas islamanoj (97.38%), la resto estas protestanta (0.89%), katolikaj kristanoj (0.62%), hinduoj kaj budhanoj.

 
Flughaveno de Bima

Trafiko redakti

Bima estas ligita per 2 provincaj urboj, kie aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La haveno kaj flughaveno estas viglaj.

Klimato redakti

Bima havas tropikan savanan klimaton (Aw). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1147 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro nur malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 25-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vididindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans