Birĝando
Birĝando persalingve بیرجند estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Provinco Suda Ĥorasano en orienta Irano. Birĝando estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.
Birĝando | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 203 636 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 4 758 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 52′ N, 59° 13′ O (mapo)32.86638888888959.221111111111Koordinatoj: 32° 52′ N, 59° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 459 m [+] | ||
Areo | 42,8 km² (4 280 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: 42,8 km²
- Supermara alteco: 1491 m
- Loĝantaro: 203,636 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: (+98) 56
GeografioRedakti
Birĝando situas sur altebenaĵo laŭ rivero (kutime seka) en orienta Irano je 780 km de Teherano [1].
HistorioRedakti
La unua mencio okazis en la 13-a jarcento, kiel la plej bela urbo en Ĥorasano. Birĝando longe situis laŭ la Silka vojo. La urba municipo de Birĝando estis kreita en 1928.
EkonomioRedakti
Birĝando antaŭe estis centro de la karavanoj; ĝi parte konservis sian komercan pozicion. La loka lano estas bonega kaj la tapiŝoj daŭre estas unu el la plej gravaj manfaraĵoj. Pro proksimeco de Afganio la malpermesita negoco estas la opio kontrabandita al Eŭropo. La pli gravaj agrikulturaj produktoj estas safranoj kaj berberisoj.
EdukoRedakti
En Birĝando la moderna alteduko trovis lokon jam en la meza 19-a jarcento. Nun jam 6 universitatoj funkcias, same 3 akademioj.
KlimatoRedakti
Birĝando situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. Jare pluvas po 169 mm. Inter junio-oktobro apenaŭ aŭ neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C, inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-aŭgusto ofte estas pli, ol 30 °C.
TrafikoRedakti
Birĝandon trairas norda-suda ĉefvojo Maŝhado-Ĉahbaharo. La flughaveno ekfunkciis jam 1933 (la tria en Irano).
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans
- https://www.britannica.com/place/Birjand