Saint-Barthélemy VD

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Blanc Pery)
- La mallongigo VD en Saint-Barthélemy VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Barthélmemy.

Saint-Barthélemy estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 760 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Saint-Barthélemy
Blazono de Saint-Barthélemy
Blazono de Saint-Barthélemy
Blazono de Saint-Barthélemy
Preĝejo de Saint-Barthélemy
Preĝejo de Saint-Barthélemy
Preĝejo de Saint-Barthélemy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 535401 / 165241 (mapo)46.6352777777786.595Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 36′ O; CH1903: 535401 / 165241 (mapo)
Nombro de loĝantoj 760
Areo 4,12 km²
Alteco 593 m super marnivelo
Poŝtkodo 1040
Komunumkodo 5535
Mapo de Saint-Barthélemy
Mapo de Saint-Barthélemy
Situa mapo de Saint-Barthélemy
vdr

Geografio redakti

La komunumo Saint-Barthélemy situas en la centro de la regiono Centro de Vaŭdo (france Gros-de-Vaud) en la Vaŭda Mezlando rekte okcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj 13 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano ĉe la bordo de la rivero Talent, alfluanto de Thielle. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saint-Barthélemy kaj Bretigny, kaj la setlejoj Ferme du Château kaj Blanc Pery.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,12 km², de kiuj 10,1% estas kovritaj de arbaro, 81,2% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saint-Barthélemy limas en nordo al Goumoëns, en oriento al Echallens, en sudoriento al Assens, en sudo al Bioley-Orjulaz, en sudokcidento al Bettens, kaj en okcidento al Oulens-sous-Echallens.

Trafiko redakti

Saint-Barthélemy situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Echallens al Bettens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas la alveturejo La Sarraz en distanco de proksimume 3 kilometroj nordokcidente de la komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Saint-Barthélemy, kiu antaŭe nomiĝis Goumoens-le-Châtel datiĝas el la jaro 1097 kiel castrum Gomoens. La Senjoroj de Goumoëns, kiuj en la jaro 1097 estis la posedantoj de la Burgo Goumoens en Saint-Barthélemy, estis ministroj de la Grafoj de Montfaucon. Ili dividis la feŭdon fine de la 13-a jarcento al Goumoens-le-Châtel kaj Château-Dessous. La du partoj ek de la 15-a jarcento estis akiritaj de malsamaj familioj. Sub la berna regado de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Saint-Barthélemy apartenis al la Senjorujo Orbe kaj Echallens, kiu estis komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la Distrikto Echallens, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Konataj personecoj redakti

El Saint-Barthelemy devenas la fama svisa tenisludisto Stanislas Wawrinka.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti