Blanka pikonio
La blanka pikonio ( Picconia excelsa) estas palearktisa specio el la genro pikonio de la familio de oleacoj, endemia en Makaronezio. Ĝi troviĝas en Kanarioj (Hispanujo) kaj Madejro (Portugalujo).
Blanka pikonio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Picconia excelsa (Aiton) DC. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiLa blanka pikonio estas ĉiamverda arbedo aŭ arbeto kiu altas ĝis 10 m. La folioj estas kontraŭstarantaj, 6–8 cm longaj, simplaj, glatrandaj, ofte suben kurbigitaj je la randoj. La frukto estas nigra drupo 1–2 cm longa [1] Blanka pikonio estas laŭrisilva (nubarbara) elemento de la ekoregiono Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La planto estas minacata pro habitatodetruo [2].
Referencoj
redakti- ↑ Flora de Canarias: Picconia excelsa hispane
- ↑ Bañares, A., et al. (1998). Picconia excelsa angle