Blankgorĝa silvio

La Blankgorĝa silvioBlankagorĝa silvio, Sylvia communis, estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi reproduktiĝas tra Eŭropo kaj tra multe de moderklimata okcidenta Azio. Tiu malgranda paserina birdo estas tre migranta kaj vintrumas en tropikaj Afriko, Arabio kaj Barato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankgorĝa silvio
Blankgorĝa silvio Kantado
Blankgorĝa silvio
Kantado

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. communis'
Sylvia communis
(Latham, 1787)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ilustraĵo de blankgorĝa silvio en Nederlandsche Vogelen (Nederlandaj Birdoj), Vol. 2 (1789).

    Tiu estas unu el kelkaj specioj de Sylvia kiuj havas distingajn masklajn kaj inajn plumarojn, temas pri seksa duformismo. Ambaŭ seksoj estas ĉefe brunaj supre kaj helsablokoloraj sube, kun helbruna nuanco en brusto kaj flankoj kaj brunaj areoj en la duarangaj flugilplumoj. Masklaj plenkreskuloj havas grizan kapon kaj blankan gorĝon, tiu lasta nomas la specion. La ino havas brunan kapon anstataŭ grizan, kaj ŝia gorĝo estas pli senkolora. La flankaj bordoj de la vosto estas blankaj.

    La kanto de la Blankgorĝa silvio estas rapida kaj raspa, kun plendema tono.

    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Sylvia communis - Muzeo de Tuluzo.

    Tiu specio komune estis konsiderata tre rilata al la Babilema silvio, kiu estas tre simila. Oni sugestis, ke ambaŭ specioj separiĝis en la lasta glaciepoko simile al la disigo inter la Ĉifĉafo kaj la Fitiso, kun ties prauloj limigitaj en du enklavoj, unu sudoriente kaj alia sudokcidente de Eŭropo. Kiam la glacio retiriĝis, la du formoj supozeble ne plu rekonis unu la alian kiel la sama specio. Tamen, sciencistoj pristudis tiun aferon kaj konstatis, ke fakte tiuj du taksonoj ne estas tre proksime parencoj kaj ke la blankaj gorĝoj estas nefideblaj morfologiaj markoj de la rilatoj en Sylvia. Brunaj flugilmakuloj, kiel blankaj gorĝoj, ŝajne estas pleziomorfaj, kaj indikas filogenikon. Krom la fakto ke la Blankgorĝa silvio ne estas proksime rilata al la grupo de la Babilema silvio, malmulte povas esti solvata ĉar ŝajne temas pri apenaŭ bazaj taksonoj.(Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

    Tiu estas birdo de malferma kamparo kaj kultivejoj, kun arbustoj por nestumado. La nesto estas konstruita en malalta arbustorubuso, la ino demetas 3-7 ovojn. Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora, sed povas manĝi ankaŭ berojn kaj aliajn mildajn fruktojn.


    Referencoj redakti

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52826|, Sylvia communis, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
    • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-25. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
    • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

    Eksteraj ligiloj redakti