Blazono de Ekvadoro

La blazono de Ekvadoro en sia nuna formo validas ekde la jaro 1900, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1845.

Blazono de Ekvadoro
Oficiala versio de la blazono de Ekvadoro
Oficiala versio de la blazono de Ekvadoro
Uzata ekde: 1900 (unua versio ekde 1845)
vdr

La blazonŝildo havas la formon de ovalo. En ĝi bildiĝas fone la monto Ĉimborazo, kaj la de tie fontanta rivero estas simboligo de la Rivero Guajaso (hispane Rio Guayas) - ambaŭ simboligu la pitoreskon kaj naturan riĉecon kaj de la montara kaj de la marbora partoj de Ekvadoro. La en la rivero naĝanta vaporŝipo same havas la nomon Guayas; ĝi en 1841 konstruiĝis kiel unua oceanvojaĝe taŭga vaporŝipo de la sudamerika pacifika marbordo en la urbo Guajakilo. Anstataŭ masto, la ŝipo havas bastonon de la greka dio Hermeso - simbolo de komerco kaj ekonomio. La suno super la monto Ĉimborazo estas ĉirkaŭata de la stelaj konstelacioj ŝafo, taŭro, ĝemeloj kaj kankro, reprezente de la monatoj marto ĝis junio, simbole por la daŭro de la ekvadora liberala revolucio de 1845. Ĉiuj historiaj emblemoj de Ekvadoro havis ovalan formon heraldika. La escepto estis la flago adoptita en 1843 - estis la hispana ŝildo heraldika formo.

Super la blazonŝildon sternas siajn flugilojn granda kondoro, simbolo de forto kaj grando de la ŝtato Ekvadoro. Flanke videblas po du naciaj flagoj de Ekvadoro. Maldekstre inter la du flagoj videblas branĉo de laŭro, simbolo por honoro de la respubliko, kaj dekstre inter la du flagoj percepteblas branĉo de palmo, simbolo de paco.

La bastonfasko sub la ŝildo, en antikva Romio simbolo de la liktoroj, same reprezentu la respublikan staton de la lando.

Notoj redakti