Blua preĝejo (Bratislavo)
Preĝejo Blua aŭ preĝejo de Elizabeto de Hungario estas romkatolika kirko en Slovakio, en Bratislavo.
Preĝejo de Elizabeto de Hungario | ||||
---|---|---|---|---|
Preĝejo Blua en Bratislavo
| ||||
kristana preĝejo | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Slovakio | |||
Municipo | Bratislavo | |||
Geografia situo | 48° 8′ 36″ N, 17° 7′ 1″ O (mapo)48.14338888888917.116833333333Koordinatoj: 48° 8′ 36″ N, 17° 7′ 1″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | romkatolika eklezio | |||
Konsekrinto | KOHL Medárd József | |||
Statuso | paroĥa preĝejo de 1934 | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstruado | ||||
Specifo | ||||
Longo | 31 m | |||
Larĝo | 11 m | |||
Alto | 37 m | |||
Konstrumaterialo | masonita | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Historio
redaktiEn la tiama urbo Pozsony apartenanta al Hungara reĝlando komence de la 20-a jarcento oni konstruis domojn en la orienta urborando. Jen tiu impona preĝejo fare de Ödön Lechner estis konstruita en tiu urboparto inter 1909-1911. Ĝi iĝis unu el la plej impona konstruaĵo de la hungara secesia stilo. Ĝi estis dediĉita ankaŭ al Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, tial interne pri la reĝino oni metis reliefon, kiun en 1921 la slovakoj forigis kaj metis en la paroĥon.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola havanta po 1 cilindran turon kaj navon. Inter la turoj estas la ĉefenirejo. Ekstere oni konstruis ornamaĵojn pri hungaraj motivoj. Ceramikoj de Vilmos Zsolnay donas bluon al la konstruaĵo. Super la ĉefenirejo estas videbla mozaiko pri Elizabeto de Hungario. Interne ĉe la enirejo 2 memortabuloj troviĝas pri Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj Pio la 10-a. La ĉefaltara bildo prezentas Elizabeton de Hungario. Estas menciinda la flanka altaro pri Tereza de Lisieux, kie estas ligna reliefo pri Sankta Maria. 2 skulptaĵoj gravas en la interno: pri Koro de Jesuo kaj Sankta Antonio el Padovo.
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio